Big Brother Awards
Big Brother Awards | ||
Nomita laŭ | Granda Frato | |
---|---|---|
Lando | Nederlando • Germanio • Aŭstrio • Svislando • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • nekonata valoro | |
Fondita de | Privacy International vd | |
Fondita en | 1998 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Granda Frato-Premio (anglalingva kutima literumo plurale BigBrotherAwards kun tri vortoj sen interspacoj, la vorto "Granda Frato" aludas al la ampleksa ŝtata observado tiel nomata en la romano 1984 de George Orwell) estas negativa premio en diversaj landoj ekde 1998 ĉiujare prezentitaj al registaroj, agentejoj, korporacioj, organizoj kaj individuoj. Laŭ la sponsoroj, la premioj estas aljuĝitaj al tiuj kiuj en aparta maniero kaj en daŭra maniero difektas la privatecon de homoj aŭ kiuj faris aŭ igas personajn datenojn alireblaj por triaj.
En Germanio, la premioj estis akceptitaj en 2002 de Microsoft en Usono, en 2005 de Blizzard Entertainment same en Usono, en 2007 de Planning Transport Verkehr AG[1], 2008 de Deutsche Telekom, 2011 de Gert Georg Wagner, la prezidanto de la censa komisiono de la registaro de Germanio, same kiel en 2016 de la retejo change.org.[2]
La organizaĵo ankaŭ aljuĝas pozitivan premion por honori homojn kaj organizojn, kiuj kampanjis por protekto de datumoj. En Aŭstrio tio estas la Defensor Libertatis, unuafoje aljuĝita en 2005, en Germanio la Julia-und-Winston-Award, unue donita en 2014 kaj nomita laŭ la ĉefaj figuroj de la romano 1984.
La laŭlandajn premiojn ricevas ĉefe hejmaj organizaĵoj, firmaoj kaj individuoj, foje ankaŭ internaciaj, multnaciaj firmaoj.
Neniuj "Granda Frato"-premioj estas donitaj en ŝtatoj de maljusto kaj diktatoreco, inkluzive de Ĉinio, Turkio kaj Rusio,[3] sed sincere dirite la premio en Usono ankaŭ nur atribuiĝis inter la jaroj 1999 kaj 2005, poste ne plu.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ heise-online: Granda Frato alvenas la 10-an de junio 2008 pri la nomumo de Planning Transport Verkehr AG en 2007, kiu post la nomumo amplekse reorganizis sian datumprotekton
- ↑ artikolo "Zensus 2011: Wir sind kein Big Brother, sondern Gerechtigkeitsdienstleister" (germane: "Censo 2011: Ni ne estas Granda Frato, sed servas al justeco") en la retejo heise.de la 3-an de aprilo 2011
- ↑ laŭ informo de la internacia organizaĵo de "Granda Frato"-premioj