Bernardo de Lublin
Bernardo de Lublin | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉ. 1465 en Lublino | |
Morto | post 1529 | |
Lingvoj | pola vd | |
Ŝtataneco | Pollando vd | |
Profesio | ||
Okupo | lingvisto tradukisto poeto kuracisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Bernardo de Lublino, pole Biernat z Lublina, (naskiĝis ĉ. 1465, mortis post 1529) estis malfrua mezepoka kaj frua renesanca pola poeto, tradukisto, verkisto kaj fabelisto.
Li probable studis en la Akademio de Krakovo (hodiaŭ Jagelona Universitato). Li estis skribisto en kortegoj (li servis ĉe Filip Callimachus kie li estis medikisto. Li ricevis pastran ordinon tamen kun multaj ecoj de katolikismo li ne konsentis. Li estis urbano.
Li kreis preĝaron proze Raj duszny ("La paradizo de animo") en 1513, kiu estas hodiaŭ la unua konservita presita libro pola. Li eldonis ankaŭ tomon per verso Żywot Ezopa ("Vivo de Ezopo") kiu konsistis poemon pri nobla kaj saĝa sklavo greka kaj komplekson de fabeloj rakontaj pri karaktero alegoria. En fabeloj Bernardo esprimas saĝon pri mondo gvidata per prudenteco. Kvankam li estis tre religiema en La paradizo de animo li estis mem kontraŭklerikema. Pleje li kritikis hierarkion de katolika eklezio. La libroj de Bernardo estis tiom popularaj, ke moderne estas alireblaj sola ekzemplo de "La paradizo de animo" kaj nur dua eldono de fabeloj (unua detruita pro tro fervora legado) de la jaro 1578. Li verkis ankaŭ Dialog Palinura z Charonem ("Dialogo de Palinuro kun Ĥarono") (ĉ. 1536-1542). Li estas grava skribisto de tre frua pola renesanco. Li kunkreadis literaturon de klaŭnoj. Li havas tre lapidaran, plastikan stilon, uzante modelon de verso tre proksima al silabika.