Berzosilla
Berzosilla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39250 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 43 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 47′ N, 4° 2′ U (mapo)42.783055555556-4.0330555555556Koordinatoj: 42° 47′ N, 4° 2′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 819 m [ ] | ||
Areo | 19,61 km² (1 961 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Berzosilla [ ] | |||
Berzosilla [berzoSIlja] estas municipo en la nordoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montaña Palentina. La municipa teritorio havas tre apartan geografian situacion, ĉar temas pri eksklavo de la provinco Palencio inter Kantabrio kaj la provinco Burgoso. Ĝi estas unu de malmultaj kazoj en Hispanio en kiuj eksklavo estas inter du aliaj provincoj. Krome ĉar la rivero Ebro pro malmulto fluas tra la municipo, nur tiu fakto faras, ke la provinco Palencio estas unu el tiuj kiujn tiu rivero trapasas.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,61 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 39 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 120 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
La municipa teritorio enhavas la jenajn submunicipojn:
- Báscones de Ebro.
- Berzosilla (ĉefurbo).
- Cuillas del Valle.
- Olleros de Paredes Rubias.
La aliro al la municipa teritorio eblas tra la kantabra municipo Valderredible. Ekde 2017, Berzosilla estas ene de la Geoparko Las Loras, nome la unua geoparko de Unesko en la regiono.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj la ermitejoj.