Saltu al enhavo

Bernardos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernardos
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 40430
En TTT Oficiala retejo [ ]
Demografio
Loĝantaro 475  (2023) [ ]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 4° 21′ U (mapo)41.127777777778-4.3511111111111Koordinatoj: 41° 8′ N, 4° 21′ U (mapo) [ ]
Alto 910 m [ ]
Areo 29 km² (2 900 ha) [ ]
Bernardos (Provinco Segovio)
Bernardos (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Bernardos
Bernardos (Hispanio)
Bernardos (Hispanio)
DEC
Situo de Bernardos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bernardos [ ]
vdr

Bernardos [berNARdos] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Bernardos estas etimologie komprenebla kiel aludo al iama loĝanto.

Bernardos en la provinco Segovio.
Preĝejo de Sankta Petro.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 29,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 486 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 1 600 el la 1850-aj jaroj.

Ĝi distas 34 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Navas de Oro, Carbonero el Mayor, Migueláñez, Santa María la Real de Nieva kaj Armuña. En la areo estas etendaj pinaroj, foje anstataŭ iamaj indiĝenaj kverkoj kaj pinspecoj.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Comunidad de ciudad y tierra de Segovia, kiel ĉefurbo de la Sexmo de Santa Eulalia.

En la proksima Monteto de la Kastelo estis trovitaj restaĵoj de Ferepoko, romianoj kaj visigotoj. Unua mencio (kiel Bernaldos) estas de 1204 kaj sekva de 1452. La 6an de Aŭgusto 1519, la komunumano Juan Bravo edziĝis en Bernardoj kun María Coronel, filino de Abraham Seneor, estro de Segovio kaj riĉa eks-judo, kiu havis grandajn posedojn en la komarko.

En la 16-a jarcento startis elfosado de ardezo, kiu pluas ĝis nun. En la 18-a jarcento floris la tekstila industrio kio pluis dum la 19-a jarcento. Dum la Hispana Enlanda Milito, Bernardos estis ekde la komenco en teritorio de la insurekciantoj; 14 lokanoj estis mortpafitaj la 7an de Majo 1937 en Segovia, inter kiuj la urbestro Clemente Casas Postigo.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Petro kaj tri ermitejoj kaj sur la Monteto de la Kastelo restaĵoj de murego, alia ermitejo kaj ruinoj de alia ermitejo. Estas du arkeologiaj kuŝejoj kun rokpentraĵoj kaj alia kun nekropolo.

Ekde la restarigo de la demokratio, nur la unua urbestro estis de dekstra partio UCD; post tio ĉiuj estis de socialisma partio PSOE.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]