Bernard Werber
Bernard Werber | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Bernard Werber | |||||
Naskiĝo | 18-an de septembro 1961 (63-jaraĝa) en Tuluzo | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | École supérieure de journalisme de Paris (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto sciencfikcia verkisto scenaristo verkisto filmreĝisoro vd | ||||
Laborkampo | Filozofio vd | ||||
Aktiva dum | 1968– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Bernard WERBER (naskiĝis 18-a de septembro 1961 en Tuluzo) estas franca verkisto, kies tre fama verko nomiĝas La Formikoj (Les Fourmis).
Nur 14-jara, li ekskribis rakontojn por iu fanzino. Finstudinte li estis scienca ĵurnalisto dum ĉirkaŭ 15 jaroj. Li ege ŝatas sciencon, kaj tio trabrilas liajn verkojn.
La verkaro de Bernard Werber estas nuntempe tradukita en tridek-kvin lingvojn (sed ankoraŭ ne en Esperanton), kaj pli ol dek milionoj da libroj estas venditaj tra la mondo. Bernard Werber estas unu el la plej legataj francaj verkistoj (kun Marc Levy). Li eĉ estas stelulo en Sud-Koreio.
La plej konataj verkoj de Bernard Werber kombinas en serioj da historioj:
- ciklo de formikoj
- ciklo de aventuroj
- tria homaro
La verkoj de Bernard Werber estas granda universo komuna. Roluloj en ciklo ofte aperas en alia ciklo, kaj kelkaj ĉefroluloj apartenas al la sama familio.