Beni Suefo
Beni Suefo | |||
---|---|---|---|
urbo urbego vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 193 048 (2006) [ ] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 29° 4′ N, 31° 5′ O (mapo)29.06666666666731.083333333333Koordinatoj: 29° 4′ N, 31° 5′ O (mapo) [ ] | ||
Alto | 33 m [ ] | ||
Horzono | UTC 02:00 [ ] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Beni Suef [ ] | |||
Beni Suefo, laŭ egipta arabe بني سويف, kopte Ⲡⲁⲛⲓⲥⲱϥ [panisuf] estas urbego en Egiptio en Provinco Beni Suef, kie ĝi estas ties ĉefurbo. Ĝi estas ankaŭ sidejo de eparĥio.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En Beni Suefo loĝis 273 151 en 2021.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Beni Suefo troviĝas sur ebenaĵo, samtempe dezerto 33 metrojn super la marnivelo laŭ la maldekstra bordo de Nilo. Kontraŭe troviĝas Nova Beni Suefo. Fajumo troviĝas 36, Helŭano 89, Gizo 105, ĉefurbo Kairo 108, Ismailio 203, kilometrojn (aere) [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]De la frua faraona epoko ĝis la romia periodo proksime situis Herakleopolis, kiu estis ĉefurbo de Malsupra kaj Meza Egiptio dum la 9-a kaj 10-a dinastioj. Dum la mezepoko ĝi estis fama pro sia tolproduktado, kiu daŭras eĉ nuntempe kiel tapiŝofarado kaj kotona industrio. Beni Suef iĝis provinca ĉefurbo en la 19-a jarcento. Trajna akcidento okazia proksime en 1995, 75 pasaĝeroj mortis. Incendio okazis en kultura palaco en 2005, kie mortis 46 homoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Beni Suefo estas grava agrikultura centro, la industrio konsistas el tolaĵ- kaj tapiŝoproduktadoj. Alabastro estas elminita en la proksimaj montetoj.
Edukado
[redakti | redakti fonton]En Beni Suefo universitato funkcias.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Beni Suefo situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 6 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 22 °C kaj varias inter 14-29 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Beni Suefo havas trairan fervojan linion kun ĉefvojo, kiuj sekvas la Nilon. Krome estas ĉefvojo al Fajumo kaj flankovojo al la dezerto, eĉ 2 pontoj tra Nilo, kiuj donas pliajn vojaĝeblecojn. Inter ili menciindas ĉefvojo al Ruĝa Maro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans