Konstitucio de Belgio
Constitution belge du 7 février 1831 | |
---|---|
konstitucio | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 7-a de februaro 1831 |
La belga konstitucio aŭ formale la konstitucio de la Reĝlando Belgio estas la en ŝanĝita versio daŭre valida konstitucio de la ŝtato Belgio, kontinue valida ekde la 7-a de februaro 1831. La konstitucia teksto oficialas samrange en la nederlanda, franca kaj germana lingvoj[1].
Ekesto kaj evoluo
[redakti | redakti fonton]Post la malaliĝo de la katolikaj, sudaj, belgaj provincoj de la Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj kadre de la belga revolucio de 1830, la nova belga ŝtato en 1831 donis al si konstitucion. La teksto orientiĝis laŭ la nederlanda konstitucio de 1814 - ambaŭ antaŭvidas la politikan reĝimon de konstitucia aŭ parlamenta monarkio. Post la ekesto, la konstitucio plurfoje esence ŝanĝiĝis, la lasta ŝanĝo estas tiu de februaro 1994, per kiu la belga centrisma ŝtato ŝanĝiĝis al federacio.
La belga konstitucio mem estis la modelo de multaj eŭropaj konstitucioj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ankaŭ la irana konstitucio de 1906, kiu kun iom da ŝanĝoj validis ĝis la irana revolucio de 1979, orientiĝis laŭ la belga modelo[2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- teksto de la belga konstitucio, aktuala versio de februaro 1994, en la retejo de la Belga Senato (nederlande)
- teksto de la belga konstitucio, aktuala versio de februaro 1994, en la retejo de la Belga Senato (france)
- teksto de la belga konstitucio, aktuala versio de februaro 1994, en la retejo de la Belga Senato Arkivigite je 2003-04-13 per la retarkivo Wayback Machine (germane)