Bebokesto
Bebokesto estas novepoka markigo por loko, kien la patrinoj povas anonime demeti sian kutime novnaskitan infanon. Temas pri speciale ekipita ujo plimulte proksime de sanitara objekto. Senpere post la demeto zorgos pri la infano la sanitara personaro kaj se la gepatroj jam ne plu anoncos pri ĝi, ĝi estadas proponita al adopto.
Tiu ĉi maniero de la demetado de infano estas ja sur leĝo aŭ prefere malantaŭ limo de leĝo, tamen en kelkaj landoj ĝi estas tolerata kiel pli akceptebla varianto kontraŭ kazoj, kiam senesperaj patrinoj demetas siajn infanojn sur malplimulte konvenaj lokoj aŭ eĉ ili mortigas ilin, do la savon de infano oni konsideras kiel pli alta rajto ol ekzemple la rajto esti edukata de la propraj gepatroj kaj koni ilin. Por tiu ĉi jura kaj etika disputebleco la bebokestoj estas objekto de diskutoj kaj ili ne estas tute ĝenerale akceptataj kiel laŭleĝa solvo.
Policio kaj sintenoj
[redakti | redakti fonton]Post kiam la infano estas metita en la bebokeston, la kazo komencas esti solvita de la porinfana socia kaj jura protekta aŭtoritato, kiu elektas taŭgajn personojn el listo de vartgepatroj aŭ interesatoj pri adopto. Malofte okazas ke la patrino volis rericevi la infanon.
Opinioj pri bebokestoj varias. Laŭ iliaj subtenantoj, ili malhelpos novnaskitojn esti metitaj en rubujojn aŭ esti mortigitaj. Krome, paroj, kiuj ne povas havi infanon, havos ŝancon. Kritikantoj pri bebokestoj diras, ke la infano ne havas ŝancon scii sian devenon, ĉar la demetintoj restas anonimaj.
Praktikoj tra la tempoj
[redakti | redakti fonton]Estas registraĵoj pri demetado de infanoj en antikva historio. En antikva Romo, infanoj eĉ estis deponitaj en merkatoj. La demetado de infano, kiun la patrino ne kapablis vivtenigi, ekzemple apud portalo de monaĥejoj estis kutima ankaŭ en kelkaj periodoj kaj lokoj en mezepoko.
La novepoka ondo de establado de bebokestoj okazis en la mondo ĉirkaŭ la jaro 2000. Ekzemple en Germanio estis en periodo 2000-2005 establitaj 80 de tiaj ujoj.