Beaudignies
Beaudignies | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Quesnoy-Est | ||
INSEE kodo | 59057 [ ] | ||
Poŝtkodo | 59530 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59057 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 568 (2021) [ ] | ||
Loĝdenso | 72 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 14′ N, 3° 36′ O (mapo)50.2369444444443.5927777777778Koordinatoj: 50° 14′ N, 3° 36′ O (mapo) [ ] | ||
Alto | 65 m - 131 m | ||
Areo | 7,92 km² | ||
Horzono | UTC 1 ( 2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Beaudignies [ ] | |||
Beaudignies estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Nord de la regiono Hauts-de-France (prononco [o dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio"). Fine de 2021 en la komunumo vivis 568 loĝantoj sur areo de 7,92 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 72 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille, la centra parto de la departemento, kaj al la kantono Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Beaudignies estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge.
La vilaĝo Beaudignies troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Beaudignies etendiĝas sur 7,92 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]Fine de la Unua mondmilito, la vilaĝo troviĝis ĉe la vojo de la novzelandaj soldatoj, kiuj iris direkte al Solesmes.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En Beaudignies estas fortikigita preĝejo. Ĝi estis rekonstruita en 1823 sed konservis sian dikan ĉefturon.
Lokaj famuloj
[redakti | redakti fonton]Henry James Nicholas, serĝento de la regimento de Canterbury, estis unu el la plej frutempaj herooj de la novzelanda nacio : li mortis en Beaudignies dum la Unua mondmilito.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Beaudignies apartenas al la kantono Quesnoy-Est, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.