Batjovo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Batjovo (stacidomo). |
Batjovo | |||
---|---|---|---|
setlejo urbotipa loĝloko en Ukrainio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 90212 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 003 (2019) [ ] | ||
Loĝdenso | 601 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 22′ N, 22° 23′ O (mapo)48.36666666666722.383333333333Koordinatoj: 48° 22′ N, 22° 23′ O (mapo) [ ] | ||
Alto | 105 m [ ] | ||
Areo | 5 km² ( 500 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 02:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Batiovo [ ] | |||
Batjovo (ukraine Батьово, ruse Батёво (batjovo), hungare Bátyú, ĉeĥe Baťovo) estas urbotipa loĝloko en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove. La pli malnova ukraina nomo estis Узловоє (Uzlovoje).
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 6 km²
- Alto super marnivelo: 106 m
- Loĝantaro: 3020[kiam?]
- Poŝtkodo: 90212
- Telefonprefikso: 3141
- Aŭtokodo: A0
Situo
[redakti | redakti fonton]Batjovo situas sur ebenaĵo, laŭ rojo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1270 en formo Bacy. La lernejo ekfunkciis en 1785. En 1910 loĝis en Bátyú 1490 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Bátyú apartenis al Bereg, al distrikto de Mezőkaszony, poste al Ĉeĥoslovakio. Bátyú rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 la komunumo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Nun loĝas en Batjovo 2170 da homoj, (1770 hungaroj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana preĝejo de 1802, en 1907 iom bruldetruiĝis, en 1910 renoviĝis
- kastelo de Lónyai (lOnjai), nun hospitalo