Barkarolo
Aspekto
Barkarolo estas voĉa aŭ instrumenta muzika formo laŭ triopatakto ( 3/8-, 6/8-, 9/8- aŭ 12/8-takto) kun uniforma ritma akompano, aludante la malrapidan movadon de boato.
Origino
[redakti | redakti fonton]Fakte, origine, barkarolo estis kanto de veneciaj gondolistoj. Unua barkarolo aperis dum 1699 en la baleto de André Campra La Karnavalo de Venecio. Tiam poste, en 1710, verŝajne en respondo al la sukceso de la unua, Campra enkondukis novan feriadon en siaj Veneciaj Festoj . Malgraŭ, ke la barkaroloj estis pli famaj dum la romantika periodo, ilia genro estis sufiĉe konata en la 18-a jarcento por Charles Burney, kiu citis ilin en La aktuala stato de muziko en Francio kaj Italio (1771), kaj celebras ilin kiel tre ŝatata formo por "kolektantoj de bona gusto"[1].
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]- Barkarolo el Romancoj sen vortoj por piano de Felix Mendelssohn .
- Barkarolo el la opero Les Contes d'Hoffmann (La Rakontoj de Hoffmann) de Jacques Offenbach.
- Barkarolo Junio, ĉerpita el Sezonoj de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij.
- Barkarolo el la sonato Eksterdome de Béla Bartók.
- Barkarolo por piano op.60 de Frédéric Chopin.
- 13 Barkaroloj de Gabriel Fauré.
- La barkaroloj de Sergej Rachmaninoff: N-ro 1 Opus 5 ( unua de la suito por du pianoj), n-ro 1 Opus 11 (la unua el ses pecoj por duopo), n-ro 3 Opus 10 (salonpecoj).
- Kvankam ne tiel nomita, la dua "bildo" de Bildoj de ekspozicio de Modest Mussorgsky titolita La malnova kastelo estas konstruita laŭ neŝanĝebla barkarola ritmo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Maurice Brown (1980). «Barcarolle» en The New Grove Dictionary of Music and Musicians (La nova vortaro de George Grove pri muziko kaj por muzikistoj) (angle). Stanley Sadie. Londono, Macmillan. ISBN 1-56159-174-2.