Saltu al enhavo

Baria stelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Baria stelo estas speco de kemie specifaj steloj kiu havas en sia spektro liniojn de sorbado de bario Ba II (455,4 nm) kaj stroncio Sr II (421,5 nm). Ankaŭ grava atributo de baria stelo estas spektraj lonioj de karbono kaj molekuloj CH, CN, C2[1][2]. Bariajn stelojn unua foje observis en 1951 jaro usonaj astronomoj Philip Childs Keenan (en) kaj William P. Bidelman (en).

Bariaj steloj estas gigantoj de spektra klaso G8-K0, kiuj havas temperaturon de 4300 K ĝis 6500 K. Ek de malkovro la steloj estis strangaj astroj: laŭ teorio de stela evoluo gigantoj de spektra klaso G kaj K ne sufiĉe evoluis por por produkti karbonon kaj kemiaĵojn de S-procezo kaj miksi ilin sur sia surfaco. Observaj esploroj per radia rapideco malkovris, ke ĉiuj bariaj steloj estas duoblaj steloj[1]. Observoj de ultroviola kosma teleskopo International Ultraviolet Explorer (en) malkovris ĉe-eston de blankaj nanoj en parto de bariaj stelsistemoj.

Esencaj trajtoj de bariaj steloj aperas pro transportado de maso en duopa stelsistemo. Iam estonta baria stelo situis en ĉefa sekvenco. Ĝia satelito (stelo-donanto) situis en asimptota branĉo de gigantoj kaj per S-procezo produktis karbonon en sia stela kerno. La stelo-donanto en fino de sia etapo de stela evoluo perdas ŝelon, riĉan per elementoj produktitaj dum S-procezo. La dua stelo altiras la ŝelon kaj por spektantoj la stelo iĝas baria stelo[2].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Лекция 4. Спектральная классификация звёзд (ruse) (elektronika). ГАИШ МГУ. Arkivita el la originalo je 2024-02-21. Alirita 2024-02-21 .
  2. 2,0 2,1 Paĥomov 2004, p. 3.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • (2000) “Binarity among Barium Dwarfs and CH Subgiants: Will They Become Barium Giants?”, Symposium - International Astronomical Union 177, p. 269–275. doi:10.1017/s0074180950002497. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]