Balsasaj sekaj arbaroj
Balsasaj sekaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [ ] | ||||
Koordinatoj | 18° 9′ 59″ N, 100° 19′ 26″ U (mapo)18.166277777778-100.32383333333Koordinatoj: 18° 9′ 59″ N, 100° 19′ 26″ U (mapo) [ ] | |||
|
||||
Balsasaj sekaj arbaroj | ||||
La balsasaj sekaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de suda Meksiko. Temas ankaŭ pri unu el la sek-arbaraj ekoregionoj kiuj kune konstituas tutmondaj 200-regionon, nome la "meksikaj sekaj arbaroj".
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La balsasaj sekaj arbaroj okupas la basenon de Balsaso. Le ekoregiono kovras areon de 62 400 kvadrataj kilometroj, etendiĝante tra partoj de la subŝtatoj de Miĉoakano, Gerero, Meksikŝtato, Moreloso, Pŭeblo, kaj Oaĥako. Balsasa Valo, kaj la balsasaj sekaj arbaroj, etendiĝas orienten kaj okcidenten inter la ĉenoj de Sierra Nevada norde kaj Suda Patrinmontaro sude. La ĉirkauantaj montaroj portas pinajn kaj kverkajn arbarojn : la neĝmontarajn pinarojn-kverkarojn en la nordo kaj nordokcidento, la sud-patrinmontarajn pinarojn-kverkarojn en la sudo kaj la oaĥak-patrinmontarajn pinarojn-kverkarojn en la oriento. La kserofitara ekoregiono de la tehuakan-vala kserofitaro troviĝas nordoriente. La balsasaj sekaj arbaroj limtuŝas la marbordajn sud-pacifikajn sekajn arbarojn kie la ekoregiono trairas al Suda Patrinmontaro je sia vojo al Pacifika Oceano.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de la balsasaj sekaj arbaroj estas tropika kaj subhumida. Precipitaĵo estas malpli ol 120 centimetrojn jare kaj sezone, kun seka sezono kiu povas daŭri ĝis ok monatoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
---|---|
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj | Brazilo |
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj | Kolombio |
NT0210 Ĉako | Argentino, Bolivio, Paragvajo |
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj | Bolivio, Brazilo |
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj | Kubo |
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj | Meksiko |
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj | Jamajko |
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj | Peruo |
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj | Porto-Riko |
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago | Trinidado kaj Tobago |
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj | Ekvadoro, Peruo |
Referencoj kaj eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono NT0205 : Balsasaj sekaj arbaroj (WWF)
- angle Balsasaj sekaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Balsasaj sekajarbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Balsasaj sekaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2014-02-02 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Balsas dry forests
- angle Tutmondaj 200; numero 56 : Meksikaj sekaj arbaroj (WWF)