La nomo de la insuloj devenas de la antikva greka Βαλλιαρεῖς, kaj laŭ tiu nomo estis konataj dum la Antikva epoko. Grekaj kaj romiaj aŭtoroj devenigis la nomon de la fakto, ke inter la loĝantaro troviĝis lertegajn ĵetantojn (βαλεαρεῖς [baleareis], el βάλλω [bállo]), eĉ se Strabono konsideris, ke la vera deveno estis fenica. Fakte, la radiko bal- havas fenican originon; eble la insuloj estis konsekritaj al la dio Baal; tiumaniere, la simileco inter la greka radiko ΒΑΛ (vd. βάλλω), kaj la okupo de la loĝantaro, eble estis la fundamento por la greka nomo. Ke ilia nomo ne estis origine greka, oni tamen deduktis ĉar grekoj ne kutimis nomi la insularon βαλεαρεῖς sed Γυμνησίαι[Gymnesiae] (fakte nur la ĉefaj insuloj, Minorko kaj Majorko) dum kartaganoj kaj romianoj preferis la nomo Balearoj por Minorko kaj Majorko. Ibizo kaj Formentero estis de ĉiuj nomitaj Pitiusoj.
La kuirarto de la Balearaj Insuloj havas multajn kontaktojn kun la kataluna kaj valencia kuirartoj. Ĝi havas pure mediteraneajn karakterizaĵojn. La Balearaj Insuloj estis konkeritaj plurfoje dum ĝia historio de araboj, francoj kaj angloj, kiuj lasis siajn kuirartajn influojn. Menciindas diri ke inter la insuloj ankaŭ ekzistas lokaj diferencoj.