Balatonendréd
Aspekto
Balatonendréd [balatonendrEd] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Siófok.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 40 km²
- Loĝantaro: 1400
- Poŝtkodo: 8613
- Telefonprefikso: 84
Situo
[redakti | redakti fonton]Balatonendréd situas fine de sakovojo el Zamárdi sur mildaj deklivoj. La Balatono estas proksime ĉe Zamárdi.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis unuafoje menciita en 1082 en formo villa Endredes. La kampoj apartenis al diversaj ekleziuloj. Dum la turkoj fortikaĵo defendis la regionon. En la 18-a jarcento ŝvaboj alvenis. En 1948 kolĥozo formiĝis.
Balatonendréd apartenas al vinregiono de Balatonboglár.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Andreo de 1772 en loko de fortikaĵo, turo alkonstruiĝis en 1821
- skulptaĵo pri Sankta Triunuo
- monumento pri falintoj dum la mondomilitoj de 1993
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Balatonendréd (tiam Endréd) naskiĝis juristo Lajos Hőke.
- En Balatonendréd naskiĝis agronomo István Pacs.