Balázs Orbán
Balázs Orbán | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de februaro 1829 en Polonița | ||||
Morto | 19-an de aprilo 1890 (61-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | ELTE Faculty of Law (en) vd | ||||
Partio | Left Centre (en) Independence Party (en) Party of Independence and '48 (en) '48 Independence Party (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | historiisto politikisto verkisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
ORBÁN Balázs (balaĵ orban) barono: estis hungara historiisto, etnografo, verkisto, politikisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1887) naskita la 3-an de februaro 1830 en Lengyelfalva, Hungario kaj mortinta la 19-an de aprilo 1890 en Budapeŝto.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Orbán lernis en la reformita kolegio de Székelyudvarhely, sed ne finis ĝin, ĉar vojaĝis kun siaj gepatroj en Konstantinopolon por ricevi la patran heredaĵon. Tiujn jarojn li uzis por ekkoni la landojn de la Mezoriento kaj Greklandon. Post la hungara revolucio de 1848 li elmigris en Londonon, insulon Jersey - kie li renkontiĝis kun Victor Hugo - kaj ekde 1855 en Konstantinopolon. En 1868 li loksidiĝis en Budapeŝto kaj ĝis sia morto li estis deputito en la parlamento kun sendependa programo. De la 60-aj jaroj li trairadis la Sikullandon. En sia ĉefverko li priskribas pli ol 500 urbojn kaj vilaĝojn, 80 fortikaĵruinojn ktp. Li faris ankaŭ fotojn, kiuj estis eldonitaj en 1993. Li estas entombita en Băile Seiche. Oni nomas lin "la plej granda sikulo".
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- A Székelyföld leírása 1-6. (hungare) (La priskribo de la Sikullando). Pest, 1868-1873.[1]
- A Székelyföld (hungare). (válogatás, selektaĵo), Europa Könyvkiadó Budapest, 1982.
- Utazás Keleten 1-6., 1961.
- Torda város és környéke, 1889.