Bakaŭreo
Bakaŭreo | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
La bakaŭreo[1] (latine Baccaurea) estas plantogenro ene de la familio filantacoj Phyllanthaceae. La ĉ. 51 Baccaurea-specioj estas disvastigitaj de la tropika Azio ĝis Ĉinujo kaj ĝis la sudokcidenta Pacifiko. La fruktoj de ĉiuj specioj povas esti manĝataj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Vegetalaj karakteroj
[redakti | redakti fonton]Baccaurea-specioj kreskas kiel arbustoj aŭ arboj. La indumento konsistas el simplaj haroj.
La folioj havas tigon kaj foliplaton. La simplaj foliplatoj havas glatan aŭ noĉitan randon. La stipuloj defalas frue.
Generaj karakteroj
[redakti | redakti fonton]Baccaurea-specioj estas diokaj. Multaj specioj estas trunkfloraj. La aliaj havas multflorajn spikojn kaj grapolojn kiel floraroj. Ĉe la unuseksaj floroj mankas la petaloj. Ĉe la masklaj floroj ekzistas kvar ĝis ok sepaloj tegole aranĝitaj (imbrikataj). La fruktoj estas beroj. La semoj estas ĉirkaŭitaj de manĝebla arilo. La endospermo estas karneca kaj dika.
Sistematiko kaj disvastigo
[redakti | redakti fonton]La genro Baccaurea estis starigita 1790 fare de João de Loureiro en Flora Cochinchinensis, paĝo 641, 661. Etimologie la genra nomo konsistas el la latinaj vortoj baca, bacca por bero kaj aureus por flavora kaj celas la dolĉajn berojn. Sinonimoj por Baccaurea LOUR. estas: Adenocrepis BLUME, Calyptroon MIQ., Coccomelia REINW., Everettiodendron MERR., Gatnaia GAGNEP., Hedycarpus JACK, Microsepala MIQ., Pierardia ROXB.. La genro Baccaurea apartenas al la tribo Scepeae HORAN. en la subfamilioj Antidesmatoideae HURUSAWA ene de la familio Filantacoj.[2]
La Baccaurea-specioj estas disvastigitaj de la tropika Azio ĝis suda Ĉinujo kaj trans Malajzio ĝis la sudokcidentaj insuloj en la Pacifiko.
Ekzistas ĉ. 51 Baccaurea-specioj:
- Baccaurea airyshawii CHAKRAB. & M.GANGOP.: Ĝi hejmiĝas sur la Malaja duoninsulo.
- Baccaurea angulata MERR.: Ĝi hejmiĝas sur Borneo.
- Baccaurea annamensis GAGNEP. (sin.: Baccaurea harmandii GAGNEP.): Ĝi venas el Laoso kaj Vietnamio.
- Baccaurea bakeri ELMER EX MERR.: Ĝi nature kreskas sur la Filipinoj.
- Baccaurea bracteata MÜLL.ARG. (Sin.: Baccaurea bracteata var. crassifolia (J.J.SM.) AIRY SHAW, Baccaurea crassifolia J.J.SM.): Ĝi hejmiĝas en Kamboĝo, Tajlando kaj en okcidenta Malajzio.
- Baccaurea brevipes HOOK. F.: Ĝi venas de la Tajlanda duoninsulo kaj okcidenta Malajzio.
- Baccaurea carinata HAEGENS: Ĝi estis unue priskribita en la jaro 2000 el la norda Novgvineo.
- Baccaurea celebicaPAX & K.HOFFM.: Ĝi hejmiĝas en Sulaveso.
- Baccaurea costulata (MIQ.) MÜLL.ARG.: Ĝi hejmiĝas en la orienta Sumatro (inkluzive insulo Bangka) kaj la norda kaj okcidenta Borneo.
- Baccaurea courtallensis (WIGHT) MÜLL.ARG. (sin.: Baccaurea macrostachya(WIGHT & ARN.) HOOK. F.): Ĝi hejmiĝas en Hindujo kaj Srilanko.
- Baccaurea dasystachya (MIQ.) MÜLL.ARG.: Ĝi hejmiĝas en Sumatro.
- Baccaurea deflexa MÜLL.ARG.: Ĝi venas el okcidenta Malajzio.
- Baccaurea dolichobotrys MERR.: Ĝi hejmiĝas sur Borneo.
- Baccaurea dulcis (JACK) MÜLL.ARG. (Sin.: Baccaurea suvrae CHAKRAB. & M.GANGOP.): Ĝi venas el Sumatro kaj okcidenta Javo.
- Baccaurea edulis MERR.: Ĝi venas el Borneo.
- Baccaurea heniiTHIN: Ĝi hejmiĝas en Vietnamio.
- Baccaurea javanica (BLUME) MÜLL.ARG. (sin.: Baccaurea acuminata (MIQ.) MÜLL.ARG., Baccaurea leucodermis HOOK. F. EX RIDL., Baccaurea minutiflora MÜLL.ARG., Baccaurea minahassae KOORD., Baccaurea sanguinea J.J.SM.): Ĝi hejmiĝas sur la Nikobaroj kaj Andamanojĝis la okcidenta kaj meza Malajzio.
- Baccaurea lanceolata (MIQ.) MÜLL.ARG. (Sin.: Baccaurea glabriflora PAX & K.HOFFM., Baccaurea pyrrhodasya (MIQ.) MÜLL.ARG.): Ĝi venas de la tajlanda duoninsulo ĝis Palavano
- Baccaurea macrocarpa (MIQ.) MÜLL.ARG. (sin.: Baccaurea borneensis(MÜLL.ARG.) MÜLL.ARG., Baccaurea griffithii HOOK. F.): Ĝi hejmiĝas sur la tajlanda duoninsulo ĝis okcidenta Malajzio.
- Baccaurea macrophylla (MÜLL.ARG.) MÜLL.ARG. (sin.: Baccaurea beccariana PAX & K.HOFFM.): Ĝi venas de la tajlanda duoninsulo ĝis la okcidenta Malajzio.
- Baccaurea maingayi HOOK. F.: ĝi hejmiĝas sur la malaja duoninsulo, el Borneo kaj el Simeŭlueo.
- Baccaurea malayana (JACK) KING EX HOOK. F.: Ĝi kreskas sur la malaja duoninsulo kaj Sumatro.
- Baccaurea microcarpa(AIRY SHAW) HAEGENS (sin.: Baccaurea nesophila var. microcarpa AIRY SHAW): La endemio venis nur en la okcidenta parto de antaŭ la orienta Novgvineo situanta insulo Morataŭo.
- Baccaurea minor HOOK. F. (sin.: Baccaurea pendula MERR.): Ĝi hejmiĝas de la tajlanda duoninsulo ĝis la okcidenta Malajzio.
- Baccaurea mollis HAEGENS: Ĝi estis unuafoje priskribita en 2000. Ĝi hejmiĝas okcidenta Malajzio.
- Baccaurea motleyana (MÜLL.ARG.) MÜLL.ARG. (sin.: Baccaurea pubescens PAX & K.HOFFM.): Ĝi venas de la Tajlanda duoninsulokaj okcidenta Malajzio.
- Baccaurea multiflora BURCK EX J.J.SM.: Ĝi venas de Sumatro.
- Baccaurea nanihuaMERR. (sin.: Baccaurea tristisPAX & K.HOFFM., Baccaurea nanihua var. oblongata J.J.SM.): Ĝi hejmiĝas de Borneo ĝis Novgvineo.
- Baccaurea nesophila AIRY SHAW: La endemito nur venas de la Ludovik-insularo.
- Baccaurea odoratissima ELMER (sin.: Baccaurea membranacea PAX & K.HOFFM., Baccaurea trunciflora MERR.): Ĝi hejmiĝas en Borneo, Palavano kaj la norda Sulaveso.
- Baccaurea papuana F.M.BAILEY (sin.: Baccaurea montana PAX & K.HOFFM., Baccaurea plurilocularis J.J.SM.): Ĝi hejmiĝas en Novgvineo kaj la Bismarkoj.
- Baccaurea parviflora(MÜLL.ARG.) MÜLL.ARG. (Sin.: Baccaurea affinis MÜLL.ARG., Baccaurea rostrata MERR., Baccaurea scortechinii HOOK. F., Baccaurea singaporica PAX & K.HOFFM.): Ĝi venas el la suda Tajlando ĝis la okcidenta Malajzio..
- Baccaurea philippinensis (MERR.) MERR.: Ĝi venas de Molukoj kaj Filipinoj.
- Baccaurea polyneura HOOK. F. (sin.: Baccaurea cordata MERR., Baccaurea hookeri GAGE, Baccaurea kunstleri KING EX GAGE): Ĝi venas de la tajlanda duoninsulo ĝis la okcidenta Malajzio.
- Baccaurea ptychopyxis AIRY SHAW (sin.: Baccaurea parviflora var. ptychopyxis (AIRY SHAW) CHAKRAB. & M.GANGOP.): Ĝi venas el Birmo kaj trans la tajlanda duoninsulo ĝis Bangladeŝo.
- Baccaurea pubera (MIQ.) MÜLL.ARG. (sin.: Baccaurea elmeri MERR., Baccaurea latifolia KING EX HOOK. F., Baccaurea puberula MERR.): Ĝi troviĝas en la okcidenta kaj meza Malajzio.
- Baccaurea purpurea HAEGENS: Ĝi estis unuafoje priskribita en la jaro 2000 el Papua-Novgvineo.
- Baccaurea pyriformis GAGE (sin.: Baccaurea platyphylla PAX & K.HOFFM., Baccaurea platyphylloides PAX & K.HOFFM., Baccaurea pubera var. tomentella MIQ.): Ĝi hejmiĝas en okcidenta kaj meza Malajzio.
- Baccaurea racemosa (REINW. EX BLUME) MÜLL.ARG. (sin.: Baccaurea bhaswatii CHAKRAB. & M.GANGOP., Baccaurea wallichii HOOK. F.): Ĝi hejmiĝas de la tajlanda duoninsulo ĝis Malajzio.
- Baccaurea ramiflora LOUR. (sin.: Baccaurea cauliflora LOUR., Baccaurea flaccida MÜLL.ARG., Baccaurea oxycarpa GAGNEP., Baccaurea pierardi WALL., Baccaurea propinquaMÜLL.ARG., Baccaurea sapida (ROXB.) MÜLL.ARG., Baccaurea wrayi KING EX HOOK. F.): Ĝi hejmiĝas de Asamo ĝis Hajnano kaj de la Malajzia duoninsulo.
- Baccaurea reniformis CHAKRAB. & M.GANGOP.: Ĝi venas de la Malaja duoninsulo.
- Baccaurea reticulata HOOK. F.: Ĝi troviĝas en okcidenta Malajzio.
- Baccaurea sarawakensis PAX & K.HOFFM.: Gi venas el Borneo.
- Baccaurea seemannii (MÜLL.ARG.) MÜLL.ARG. (sin.: Baccaurea wilkesiana MÜLL.ARG.): Ĝi nur kreskas sur la Fiĝiaj insuloj Viti Levu kaj Ovalau.
- Baccaurea simaloerensis HAEGENS: Ĝi estas unuafoje priskribita en la jaro 2000. Tiu ĉi endemito troviĝas nu sur la insulo Simeuluo.
- Baccaurea sumatrana(MIQ.) MÜLL.ARG. (sin.: Baccaurea bivalvis MERR., Baccaurea kingii GAGE): Ĝi hejmiĝas de la tajlanda duoninsulo ĝis la okcidenta Malajzio.
- Baccaurea sylvestrisLOUR.: Ĝi hejmiĝas en Vietnamio.
- Baccaurea taitensis MÜLL.ARG. (sin.: Baccaurea seemannii var. samoensis CHRISTOPH.): Ĝi hejmiĝas nur en Samoo.
- Baccaurea tetrandra (BAILL.) MÜLL.ARG. (sin.: Baccaurea brevipedicellata PAX & K.HOFFM., Baccaurea stipulata J.J.SM., Baccaurea terminaliifolia Elmer): Ĝi hejmiĝas nur sur Maluku kaj la Filipinoj kaj sur Borneo.
- Baccaurea trigonocarpa MERR.:
- Baccaurea velutina (RIDL.) RIDL. (sin.: Baccaurea reticulata var. velutina RIDL.): Ĝi hejmiĝas sur la malaja duoninsulo.
Uzado
[redakti | redakti fonton]La fruktoj de ĉiuj specioj povas esti manĝataj. Ĉe ĉiuj specioj la arilo kaj ĉe kelkaj specioj ankaŭ la perikarpo estas manĝataj. La fruktoj gustas acide ĝis dolĉe.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ Bakaŭreo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- R. M. A. P. Haegens: Taxonomy, phylogeny and biogeography of Baccaurea, Distichirhops, and Nothobaccaurea (Euphorbiaceae). In: Blu, Supplent 12, 2000, S. 1–218.