Ili vivis plejparte en la hodiaŭa ŝtato Gambio inter la suda bordo de la Gambio-rivero kaj la norda bordo de la Kazamanco-rivero, do en la Western Division en la ĉelima regiono al Kazamanco, regiono en Senegalo. Eble ili estis la plej fruaj loĝantoj en la senegal-gambia marborda regiono.[1] En la 19-a jarcento la bajnunkoj, simile kiel la manĝakoj, preskaŭ komplete miksiĝis kun la etno de la dioloj kaj la mandinkoj; en la censoj de 1973 kaj 1983 ili ne plu enlistiĝis kiel propra etno.[1] La historio kaj la kulturo de la bajnunkoj nur malmulte estis priskribita.
Oni diras ke la nomo de Brikama, la dua plej granda urbo de Gambio, originas el la bajnunka lingvo kaj signifas "urbo de la virinoj". En la pasinteco tie la regantinoj sub la malnovaj matriarka sociordo havis sian registaran sidejon.
Konate estas, ke la bajnunkoj, samkiel la joloj kaj la manĝakoj produktis palmvinon. Por tio ili lerte grimpis nur helpe de elipsa zono supren sur la palmojn, tranĉmalfermis la tigon de la floresko de la oleopalmo (Elaeis guineensis) kaj kolektis en ujo la sukon, kiu fermentas al trinkaĵo simila al duonfermentita vino.