Børsen
Børsen | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
burokonstruaĵo | |||||
Bazaj datoj | |||||
Konstrustilo | Norda Renesanco vd | ||||
Arkitekto | Hans van Steenwinckel the Younger • Lorenz van Steenwinckel vd | ||||
Estiĝo | 1640 | ||||
Lando | Danio vd | ||||
Situo | Municipo Kopenhago | ||||
Adreso | Børsgade 2, 1215 København | ||||
Situanta sur | Børsgade | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 55° 40′ 32″ N, 12° 35′ 3″ O (mapo)55.6754912.58412Koordinatoj: 55° 40′ 32″ N, 12° 35′ 3″ O (mapo) | ||||
| |||||
Posedata de | Grosserer-Societetet • Q12315148 • Danish Chamber of Commerce • reĝa familio de Danio vd | ||||
| |||||
Retejo | https://www.danskerhverv.dk/ | ||||
Bursen (dane Børsen; signifante: la borso; ankaŭ konata kiel: Børsbygningen - la borsa konstruaĵo), estas burokonstruaĵo de la 17-a jarcento kiu situas en la centro de Kopenhago. La historia konstruaĵo situas proksime de la Palaco Christiansborg, la sidejo de la Folketing, sur la insulo Slotsholmen (en).
La konstruaĵo estis konstruita dum la regado de Kristiano la 4-a, Reĝo de Danio de 1619 ĝis 1640, kaj estas konsiderita gvida ekzemplo de la nederlanda renesanca stilo en Danio. La konstruaĵo ne plu estas utiligita kiel borso, sed hodiaŭ funkcias kiel oficejoj por la Komerca Ĉambro. La konstruaĵo estas protektita por konservado [1].
Bursen, estas populara vidindaĵo. La konstruaĵo elstaris ĉefe pro sia unika karakteriza turo, en formo de vostoj de kvar drakoj kuntorditaj, je alteco de 56 metroj.
La 16-an de Aprilo, 2024, la konstruaĵo estis malbone difektita per incendio, kiu faligis la turon [2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sag: Børsen. Kulturstyrelsen. Arkivita el la originalo je 26 April 2016. Alirita 13 April 2016 .
- ↑ LIVE Brand i Børsen i København (da-DK) (16 April 2024). Arkivita el la originalo je 16 April 2024. Alirita 16 April 2024 .