Avilo
Avilo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Hispanio | ||||
Regiono | Kastilio kaj Leono | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 05001–05006 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 57 741 (2023) [ ] | ||||
Loĝdenso | 249 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 39′ N, 4° 42′ U (mapo)40.654347222222-4.6962222222222Koordinatoj: 40° 39′ N, 4° 42′ U (mapo) [ ] | ||||
Alto | 1 132 m [ ] | ||||
Areo | 231,9 km² (23 190 ha) [ ] | ||||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ávila [ ] | |||||
Avilo (hispane Ávila) estas kastilia urbo en la aŭtonoma regiono de Kastilio kaj Leono, Hispanio. Tie loĝas ĉirkaŭ 40 000 homoj.
La urbo altas 1 127 metrojn super marnivelo, kaj estas ĉefe konata pro Sankta Tereza aŭ Tereza el Avilo, la karmelinana reformanto, kiu vivis tie.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La centra parto de la urbo estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO de 1985.
La ĉefa tiea vidindaĵo estas la malnova Murego, kiu ankoraŭ ĉirkaŭas tiun malnovan parton. Ĝi posedas perimetron 2516 metrojn longan kun 9 monumentaj pordegoj. Ĝia konstruado komenciĝis en la 11-a jarcento, kaj estis poste ampleksigita dum Mezepoko.
Ankaŭ grava estas la Katedralo (12-a - 15-a jarcento). Ĝi montras komencan konstruon en la romanika stilo kaj finajn elementojn de gotiko. La ĝenerala aspekto memorigas fortikaĵon kvazaŭ aludo al la militista pasinteco de la urbo. Interne interesas la absida koridoro kaj monumenta retabla tombo de El Tostado.
En kapelo de Mosén Rubí videblas strangaj blazonoj kiuj kondukis al esoteraj interpretoj. Fakte en la urbo ege gravis la juda kvartalo kaj la propra katolika sanktulino Teresa estis de juda deveno. La preĝejo de Sankta Marteno montras turon mikse kaj romanikan kaj mudeĥaran kiel klopodo unuigi ambaŭ kulturojn, kaj same preĝejo de Sankta Maria de la Kapo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Historie estas romiaj restaĵoj (en orienta parto de la murego) oni uzis multajn romiajn elementojn kiuj ankoraŭ videblas ene de la mezepoka konstruaĵo. Dum epoko de araboj la urbo ne gravis kaj estis detruita ofte de la militoj inter kristanoj kaj islamanoj ekde la 8-a al la 11-a jarcentoj. Ĉirkaŭ la 12-a jarcento oni konstatas apero de tekstila industrio surbaze de lano el ŝafa bredado. La urbo suferis enlandan militon de la 14-a jarcento kaj Milito de Komunumoj en la 16-a jarcento, forpelon de islamanoj en 1609.
Provinco
[redakti | redakti fonton]Avilo estas ĉefurbo de samnoma provinco. La ĉefaj urboj estas Arévalo, Arenas de San Pedro, Cebreros (naskiĝloko de la hispana politikisto Adolfo Suárez) kaj Adanero.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Nokta vido de la pordego de la preĝejo de Sankta Vincento.
-
Ĉefa Placo de Ávila aŭ El Grande, kun la preĝejo de Sankta Petro fone.
Avilo kaj Esperanto
[redakti | redakti fonton]Sen kutima agado de esperantistoj, la urbo estis facila celo de ekskursoj por esperantistoj el Madrido aŭ kongresanoj de tiu areo.