Saltu al enhavo

Asnières-sur-Seine

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Asnières
Asnières-sur-Seine
komunumo
komunumo en Francio
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Francilio
Departemento Hauts-de-Seine
INSEE kodo 92004 [ ]
Poŝtkodo 92600
En TTT Oficiala retejo [ ]
Demografio
Loĝantaro 89 662  (2021) [ ]
Loĝdenso 18 602 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 55′ N, 2° 17′ O (mapo)48.9111111111112.2855555555556Koordinatoj: 48° 55′ N, 2° 17′ O (mapo) [ ]
Alto 22 m [ ]
Areo 4,82 km² ( 482 ha) [ ]
Horzono UTC 01:00 [ ]
Asnières-sur-Seine (Hauts-de-Seine)
Asnières-sur-Seine (Hauts-de-Seine)
DEC
Situo de Asnières-sur-Seine
Asnières-sur-Seine (Francio)
Asnières-sur-Seine (Francio)
DEC
Situo de Asnières-sur-Seine

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Asnières-sur-Seine [ ]
vdr

Asnières-sur-Seine [a.njɛʁ.syʁ.sɛn] estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine (kiu banano-forme ĉirkaŭvolbas la okcidentan parton de Parizo) kaj en la Pariza Regiono. Ĝi lokiĝas nordokcidente de Parizo, kaj havas proksimume 85 000 loĝantojn.

La loĝloko situas borde de la rivero Seine, en flua direkto maldekstre, kaj interalie en 1900 gastigis la remajn konkursojn de la Somera Olimpiko 1900 sur la rivero inter la najbara komunumo Courbevoie kaj Asnières.

La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La malproksima etimologio de Asnières estas "Asinaria"(rilata al azeno, en la malfrua latino)

En Mezepoko, ĉi tiu loko estis taŭga por bredado de azenoj, sed ni havas pruvon, ke en pli malproksimaj tempoj, homoj decidis loĝi en tiu ĉi loko.

Atestanto de prahistorio, la 5-tuna megalito elfosita dum konstrulaboroj de la Administra kaj Socia Centro en la 1930-aj jaroj, troviĝas hodiaŭ en la publika ĝardeno Marŝalo Leclerc, kiu situas malantaŭ la urbodomo.

Buleo de la papo Hadriano la 4-a mencias en 1158 la ekziston de preĝejo kun sia tombejo. La malgranda populacio estis malpliigita pro la Centjara Milito. En 1460, la vilaĝo konsistis el 25 loĝantoj. En la sekva jarcento, religiaj militoj kaŭzis novajn katastrofojn.

Asnières-Belle-île Nur dum la tempo de Ludoviko XIV la kampara aglomeraĵo formiĝis ĉirkaŭ la preĝejo Sainte-Geneviève. Fine de la 17-a jarcento, la abato Antoine Lemoyne, senjoro de Asnières, decidis plibeligi la nomon de la komunumo per "Asnières-Belle-île". “Homoj sufiĉe riĉaj posedas grandajn burĝecajn domojn ĉi tie.


En 1801, estis 326 loĝantoj en tiu ĉi komunumo, kies mezbona tero ĉefe taŭgis por plugado. La loĝantaro konsistas plejparte el familioj starigitaj de post jarcentoj; la obstaklo formita de Sejno tenas ĝin en bukola kaj sterila izoliteco.

En 1826, la unua Asnières-ponto estis ĵetita trans la riveregon Sejno. La loĝantaro de Asnières duobliĝis en la sekvaj dek jaroj. Sub la regado de Ludoviko Filipo, en 1837, la kreado de la unua fervoja linio en Francio ( Paris—le Pecq ) akcentos tiun evoluon.



Asnières estas naskiĝurbo de Simone Bernard kaj de Henri Barbusse.

Tie mortis Charles Laisant.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]