Askorbata acido
Askorbata acido | |||
Alternativa(j) Nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | C6H8O6 | ||
PubChem-kodo | 5785 | ||
ChemSpider kodo | 10189562 | ||
CAS-numero-kodo | |||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka aŭ helflava solido | ||
Molmaso | 176.13 g mol−1 | ||
Smiles | OC=1C(OC(=O)C= 1O)[C@@H](O)CO | ||
Denseco |
| ||
Fandopunkto | 190 °C (374 ℉; 463 K) (malkomponiĝas) | ||
Acideco (pKa) |
| ||
Solvebleco |
| ||
Mortiga dozo (LD50) |
| ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Sekureco | S24/25 | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H226, H319 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P305 351 338, P378 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
La Askorbata acido aŭ Vitamino C estas organika kombinaĵo ĉeestanta en naturo kun antioksidaj proprecoj. Ĝi estas blanka solido, sed, en nepuraj humidaj aŭ oksiditaj specimenoj de la atmosferaero ĝi povas aspekti flaveca. Same ĝi estas hidrosolvebla substanco, esenca por la homaj estuloj, antioksida, ofte uzata laŭ la askorbata formo kiu plenumas plurajn funkciojn en la homorganismo.
Ĝi estas vitala por la kresko kaj konservado de la homhistoj. Kvankam ĝi estas facile absorbita de la intestoj, ĝi ne estas enstokebla en la homkorpo, kaj estas ekskreciata per la urino ene de du aŭ kvar horoj post ingestado. Pro tio ke ĝi estas derivita el la glukozo, multaj bestoj, escepte de la homoj, kapablas produkti ilin, sed la homoj necesas ĝin kiel parto de ilia nutrado.
Aliaj vertebruloj, kiuj nekapablas produkti la askorbatan acidon estas la primatoj, kobajoj, teleosteoj, Kiropteroj kaj kelkaj birdoj, kiuj bezonas ĝin kiel dietan mikronutraĵon, iu formo de vitamino. La homa historio estas profunde influita de la Vitamino C - aŭ pli precize, de la ofta kaj ruinegiga manko de ĉi tiu grava nutraĵo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La historio de la Vitamino C estas ligita al tiu de la skorbuto, iu patologio asociita al la manko de ĉi tiu komponaĵo en la homa dieto. Ĉi-malsano estis priskribata en la "Papiroj de Eber" ĉirkaŭ 1500 a. K. kaj Hipokrato, en 420 a. K., raportis ke la soldataro estis afliktita de tiu malsano. En 400 a. K., Susruto, iu hindia kirurgo, parolis pri la ĉefaj karakterizaĵoj de la skorbuto. Dum la 1-a jarcento a. K., Vergilio priskribis la skorbuton kaj konstatis ties kuracon pere de pomomanĝado. Dum la 1-a jarcento de la kristana erao, Plinio la Maljuna (23-79), rimarkis ke la romiaj soldatoj, kiuj vivis en tiu regiono konata kiel la nuna Germanio, havis malsanon kiu kaŭzis la dentofaladon. En Ĉinio, Ŝang Ŝi, en la jaro 200 same priskribis la skorbuton[2].
Tamen, la unua kaj plej grava esploro pri la malsano okazis en majo 1747 pere de laboro de kirurgo el la brita reĝa mararmeo, James Lind (1716-1794). Li prenis 12 membrojn el la maristaro suferanta pri skorbuto kaj ilin dividis en ses grupoj po du personoj. Al po unu grupo li aldonis, krom la normalan nutroporcion, ian apartan komponaĵon, konsistigante je cidro, sulfata acido, vinagro,spicoj, herboj, marakvo, oranĝoj kaj citronoj. La rezultoj estigitaj permesis al li elmontri ke efektive ĉi tiu lasta aldonaĵo estis sukcesinta preventi la ekaperon de la skorbuto. Lind publikigis la raportojn pri siaj esploroj en 1753. En 1795, la angla mararmeo establis la aldonon de citrona aŭ limea suko en la dieto de la maristaro.
En la 18-a kaj 19-a jarcentoj oni ordinare ekuzis la vorton antiskorbuta por ĉiu nutraĵoj kiuj sukcesis malpermesi la ekaperon de la skorbuto. Inter ili, krom la citronoj, aranĝoj kaj limeoj, ali estis aldonitaj samkiel acida brasiko, salato de brasiko, malto kaj vegetalaj buljonoj. Laŭraporte, James Cook (1728-1779), en sia fama vojaĝo pri ekspluatado de la Pacifiko, faris uzon de la brasiko.
En 1912, Casimir Funk (1884-1967), sugestis, dank'al al siaj studoj pri malsanoj pro nesufiĉeco da nutraĵoj, la uzon de komponaĵoj al kiuj li nomis vitaminoj. Kvankam li studis nur la beriberon, li kredis ke ankaŭ aliaj malsanoj (inter ili la skorbuto) rilatis al la manko de specifa vitamino.
En 1921, iu antiskorbuta komponaĵo estis nomita "Vitamino C" kaj inter 1928 kaj 1933 ĝi estis izolita kaj kristaligita de Joseph Louis Svirbely (1886-1964) kaj Albert Szent-Györgyi (1893-1986), sendepende de Charles Glen King (1896-1988). En 1934, Siro Walter Norman Haworth (1883-1950) kaj Tadeus Reichstein (1897-1996), per sendependa maniero, sukcesis sintezi la vitaminon C.
En 1933, Walter Norman Haworth, kune kun Siro Edmund Hirst (1898-1975), sukcesis determini la kemian strukturon de la Vitamino C. En 1937, la hungaro Albert Szent-Györgyi ricevis la Nobel Premion pri Medicino pro siaj malkovroj rialte al la biologiaj procezoj pri brulado, aparte rilate al Vitamino C kaj al acida katalizo de la fumarata acido. En tiu sama jaro, Walter Norman Haworth ricevis la Nobel Premion pri Kemio pro siaj esploroj pri la hidratoj de karbono kaj la askorbata acido.
En 1955, John J. Burns (1920-2007) malkaŝis ke mamuloj (inklude de la homoj) ne povas estigi sian propran Vitaminon C pro manko de la enzimo L-gulonolaktono oksidazo, respondeca pri la sintezo de la molekulo de askorbata acido.
Saloj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- The History of Scurvy and Vitamin C, Kenneth J. Carpenter
- Vitamin C: The Real Story : the Remarkable and Controversial Healing Factor, Steve Hickey, Andrew W. Saul
- Vitamin C in Health and Disease, Lester Packer
- Vitamin C: Its Chemistry and Biochemistry, Michael B. Davies, John Austin, David A. Partridge
- Vitamin History, the Early Years, Lee McDowell
- User's Guide to Vitamin C, Hyla Cass, Jim English
- The Healing Factor: Vitamin C Against Disease
- New Insights on Vitamin C and Cancer, Michael J. Gonzalez, Jorge R. Miranda-Massari
- Vitamin C: The Real Story : the Remarkable and Controversial Healing Factor, Steve Hickey, Andrew W. Saul
- The Whole-body Workbook for Cancer: A Complete Integrative Program for ..., Dan Kenner
- Vitamin C: Its Functions and Biochemistry in Animals and Plants, Han Asard, James May, Nicholas Smirnoff
- User's Guide to Nutritional Supplements, Jack Challem
- The Biological Basis of Cancer, Robert G. McKinnell
- Antioxidants: Vitamins C and E for Health, Lester Packer
Askorbata acido en 100 g da plantoj | ||||||||
Kamukamo | 2000 mg | Brokolo | 90–115 mg | Mirtelo | 22 mg | |||
Acerolo | 1300–1700 mg | Birdokaptista sorbuso | 98 mg | Ananaso | 20 mg | |||
Rozfrukto | 1250 mg | Papajo | 60–110 mg | Melono | 18 mg | |||
Hipofeo | 200–800 mg | Legoma spinaco | 50–90 mg | Terpomo | 17 mg | |||
Gujavo | 300 mg | Kivifrukto | 80 mg | Avokado | 13 mg | |||
Pimento | 191 mg | Frago | 50–80 mg | Oksikoko amerika | 13 mg | |||
Nigra ribo | 189 mg | Citrono | 53 mg | Pomo | 12 mg | |||
Petroselo | 160 mg | Oranĝujo | 50 mg | Banano | 10–12 mg | |||
Krispa brasiko | 105–150 mg | Ruĝa brasiko | 50 mg | Persiko | 10 mg | |||
Burĝonbrasiko | 90–150 mg | Blanka brasiko | 45 mg | Cepo | 7 mg | |||
Papriko | 100 mg | Mango | 39 mg | Pirarbo | 5 mg |
Askorbata acido en 100 g da bestoriginaj produktoj | ||||||||
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]-
L-gulonolaktono oksidazo -
Mieloperoksidazo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://ptcl.chem.ox.ac.uk/MSDS/AS/ascorbic_acid.html Arkivigite je 2006-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.drpagel.de/Vitamin-C/Diss/EN/mydoc106sum_eng.html
- http://www.voedingscentrum.nl/voedingscentrum/Public/Dynamisch/hoe eet ik gezond/vitamines en mineralen/vitamine C.htm Arkivigite je 2006-01-16 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.chivo.nl/modules/wordbook/entry.php?entryID=182 Arkivigite je 2006-03-09 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Acros Organics[rompita ligilo]
- ↑ Vitamin History, the Early Years, Lee McDowell