Artúr Bárdos
Artúr Bárdos | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Bárdos Artúr | ||
Naskonomo | Bárdos Henrik Arthur | |
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1882 en Budapeŝto | |
Morto | 10-an de aŭgusto 1974 (92-jaraĝa) en Bufalo | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 27-5-58 vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - jurisprudenco (–1905) vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto teatra reĝisoro reĝisoro artokritikisto tradukisto scenaristo verkisto universitata instruisto vd | |
Laborkampo | Teatro, filmo kaj literaturo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Artúr Bárdos [bArdoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárdos Artúr estis hungara reĝisoro, poeto, teatrestro, ĵurnalisto, tradukisto, framasono. Lia filo estis Tamás Bárdos.
Artúr Bárdos [1] Arkivigite je 2007-07-04 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 2-an de aprilo 1882 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de aŭgusto 1974 en Usono en Bufalo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Artúr Bárdos devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1905. Jam dum la studentaj jaroj ekde 1901 li estis ĵurnalisto, baldaŭ redaktoro, sed tiam li ankaŭ debutis kiel poeto. En 1910 li aliĝis al la framasonoj. Tiutempe li faris ĉion, kio koncernas la teatran vivon, liaj kontribuoj aperis eĉ en Nyugat. Inter 1926 kaj 1930 li vivis en Berlino, li apartenis al la loka teatra vivo. Hejmenveninta li denove estis signifa figuro kun sukcesoj. Li fondis aŭ gvidis teatrojn en Budapeŝto. En 1936 li ricevis la titolon ĉefkonsilisto, tamen post 2 jaroj pro la kontraŭjudaj leĝoj li estis forigita el la postenoj. En 1948 li estis nomumita privata profesoro, tamen jam en la sama jaro li migris al Usono. Li apartenis al stabo de Voĉo de Ameriko kaj Radio Libera Eŭropo. En 1967 aperis lia lasta poemlibro. Li estis entombigita en Budapeŝto.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Két ösvény (1903) - poemoj
- M. Maeterlinck: Aglavaine és Sélysette (1911) - tradukita dramo
- J. Sarment: Az árnyhalász (1923) - tradukita dramo
- Uralkodók és komédiások (1936)
- A színház műhelytitkai (1943)
- Alkonyat (1967) - poemoj
Elektitaj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Lajos Zilahy: Tűzmadár
- Aristofano: Lisistrata
- George Bernard Shaw: Saint Joan (Sankta Johana)
- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- 2 memortabuloj en Budapeŝto (1992; 2007)