Arenillas de Riopisuerga
Arenillas de Riopisuerga | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09107 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 174 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 21′ N, 4° 14′ U (mapo)42.356666666667-4.2330555555556Koordinatoj: 42° 21′ N, 4° 14′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 791 m [ ] | ||
Areo | 28 km² (2 800 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arenillas de Riopisuerga [ ] | |||
Arenillas de Riopisuerga [areNIljas deriopiSŬERga] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la okcidento de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Arenillas de Riopisuerga estas etimologie komprenebla kiel Sabletoj de la Rivero Pisuerga.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 27,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 176 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 65 el 1991.
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | 2006 | ||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
241 | 235 | 228 | 221 | 202 |
Ĝi distas 60 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la maldekstra bordo de la rivero Pisuerga apud Palacios fronte de la vilaĝo Lantadilla kiu apartenas al Palencio.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Arenillas de Riopisuerga formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Maria.