Saltu al enhavo

Arbapusoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbapusoj
Krestarbapuso
Krestarbapuso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Hemiproknedoj Hemiprocnidae
Genro: Hemiprocne
Nitzsch, 1829
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

ArbapusojKrestarbapusoj estas familio, nome Hemiproknedoj, de preskaŭpaserinaj birdoj, tre rilataj al la apusoj kaj kiel tiuj apartenantaj al la sama ordo Apodoformaj. La familio enhavas ununuran genron, nome Hemiprocne, kun kvar specioj. Ili estas disvastigitaj el Barato tra Sudorienta Azio tra Indonezio al Novgvineo kaj la Salomonoj.

La Arbapusoj estas etaj al mezgrandaj apusoj, longaj el 15 ĝis 30 cm. Ili havas longajn flugilojn, kun plej de la longo koincidante kun la longo de la flugoplumoj. La kruroj estas tre mallongaj. Ili evidente diferenciĝas el la aliaj apusoj pro la plumaro, kiu estas pli milda, kaj 2 specioj havas leveblajn krestojn kaj la aliaj 2 aliajn vizaĝajn ornamaĵojn, kaj longajn forkoformajn vostojn. Anatomie ili estas separataj disde la veraj apusoj pro skeletaj detaloj en kranio kaj palato, en anatomio de la tarso, kaj en neinversigebla malantaŭa fringo kiu estas uzita por ripozi sur branĉoj (kion veraj apusoj ne kapablas fari). La maskloj havas brilegan plumaron.

La Arbapusoj montras ampleksan gamon de habitatopreferoj. Unu specio, nome la Liphara arbapuso, estas specio de unuaranga arbaro. Tre lerta fluganto, ĝi manĝas proksimege de la vegetalaro inter la branĉaro, kaj nur rare kuraĝas eniri en duarangaj arbaroj aŭ plantejoj, sed neniam ĉe malferma grundo. Aliaj specioj estas malpli limigitaj; la Krestarbapuso uzas ampleksan gamon de teritorioj inkludante humidajn kaj deciduajn arbarojn, kaj la Grizpuga arbapuso uzas preskaŭ ĉiun habitaton disponeblajn el manglejoj ĝis montetaj arbaroj. Ĉiuj specioj manĝas insektojn, kvankam ankoraŭ oni ne pristudis detale kiujn predojn ili prenas.

Nestokonstruado estas farita de kaj maskloj kaj de ino., kiu demetas unu ovon en la nesto, kiu estas gluita al malferma arbobranĉo. La ovokoloro varias el blanko al grizo. Estas malmulte da informo pri kovadodaŭro, sed oni supozas, ke estas pli longa ĉe la pli grandaj specioj. La idoj naskiĝas kun griza lanugo kaj estas manĝigataj de bulo de vomita manĝaĵo de la gepatroj.

La specioj estas jenaj:

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1999). Handbook of the Birds of the World. Volume 5: Barn-Owls to Hummingbirds. Lynx Edicions. ISBN 8487334253