Saltu al enhavo

Apostola nuncio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eugenio Pacelli, en 1917 nuncio en Munkeno, 1925 en Prusujo kaj en 1920–1929 ĉe la Germana Regno, pli malfrua Papo Pio la 12-a.

La apostola nuncio[1] (de la itala nunzio, la latina nuntius: „ambasadoro“) estas la konstanta ambasadoro de la Apostola Seĝo (do de la papo kiel subjekto de la internacia juro) ĉe la registaro de ŝtato. Li reprezentas krom tio ankaŭ la interesojn de la ŝtato Vatikano kaj la papon kiel ekleziestro fronte al la episkopoj de la respektiva lando.

La sidejo de nuncio nomiĝas apostola nunciejo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Laŭ artikolo nuncio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la eldono de 1970, presita eldono, paĝo 750, la vorto nuncio sen adjektiva aldono jam havas la signifon "papa ambasadoro", la titolo "apostola nuncio" do estas nenecese longa, sed ĝi ne malĝustas.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]