Antal Fischer
Antal Fischer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de septembro 1901 en Bratislavo |
Morto | 15-an de julio 1979 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 19/2-1-83 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Jakab Fischer (en) |
Infanoj | 2 |
Parencoj | Enoch Fischer (en) (avo) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Antal Fischer [fiŝer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fischer Antal estis hungara kuracisto, reŭmatologo, patologo, fiziologo, profesoro.
Antal Fischer [1] naskiĝis la 8-an de septembro 1901 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 15-an de julio 1979 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antal Fischer frekventis akiris kuracistan diplomon en Vieno en 1926, sed dum lernado li ankaŭ laboris en kemia instituto. Post jaroj la diplomo estis validigita en Germanio kaj Hungario. Inter 1926 kaj 1933 li laboris en reŭmatologia instituto en Aachen, poste li gvidis medikamentan laboratorion en Budapeŝto. En 1945 li estis vilaĝa kuracisto en Jászjákóhalma, post unu jaro li laboris en kliniko en Budapeŝto havanta la rangon privata profesoro, ekde 1952 jam docento. Li doktoriĝis en 1965. Li verkis 12 medicinajn librojn, li ricevis memormedalon.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Rheumatiamus und Grenzgebite (1933)
- Die philosophischen Grundlagen der Wissenschaftlichen Erkenntnis (1946)
- Physiologie und experimentelle Pathologie der Leber (1959)
- Laboratóriumi vizsgálatok indicatiója és értékelése (1961)