Saltu al enhavo

Anne Bracegirdle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anne Bracegirdle
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1671 (1671-01-01)
en Northamptonshire
Morto 12-an de septembro 1748 (1748-09-12) (77-jaraĝa)
Tombo Abatejo Westminster Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj brita angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
teatra aktoro
soprano singer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anne BRACEGIRDLE (n. ĉ. 1671, m. la 12-an de septembro 1748) estis angla aktorino.

Ŝi baptiĝis en Northampton la 15-an de septembro 1671, kvankam laŭ sia tombŝtono ŝi havis 85 jarojn kiam ŝi mortis. Verŝajne ŝi aktoris kiel infano dum la 1680-a jardeko. Ekde 1689 ŝi ĉefrolis en multaj dramoj kaj ege popularis. Dramistoj kiel William Congreve kreis rolojn aparte por ŝi.

En 1692 du viroj kiuj ekamis ŝin, Kapitano Richard Hill kaj la aktoro William Mountfort, rivalis por ĝui ŝiajn amfavorojn. La ĵaluza Hill kaj Charles Mohun (4-a barono Mohun) klopodis forkapti Anne Bracegirdle, kaj murdis Mountfort. Hill fuĝis el Anglio sed Barono Mohun senkulpiĝis dum posta proceso.

En 1706 Anne Bracegirdle emeritiĝis. Onidire ŝi iĝis amatino de Congreve, de kiu ŝi heredis legacon en 1729.