Saltu al enhavo

Claude Gacond

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Andrée Gacond)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Claude Gacond
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1931 (1931-08-20)
en Neŭŝatelo
Morto 17-an de novembro 2024 (2024-11-17) (93-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Robert Gacond Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Gabrielle Gacond Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Andrée Gacond (1958–2024) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Claude GACOND naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1931 en Neuchâtel kaj forpasis la 17-an de novembro 2024 en La Chaux-de-Fonds[1]. Li estis svisa esperantisto ekde 1952, honora membro de UEA, honora membro de Svisa Esperanto-Societo kaj honora membro de ILEI.

Laŭprofesie pedagogo, kiu dum sia kariero en La Sagne (1954-69) pretigis tezon pri interlerneja korespondado per Esperanto kaj pri eksperimenta Esperanto-kurso. Li aktivis jam de 1953-54, unue kiel sekretario de Esperanto-Junularo de Svislando kaj de la svisa ILEI-sekcio, kaj kiel komitatano de Svisa Esperanto-Societo. Ekde 1955 dum 21 jaroj li organizis en Adelboden skirestadojn kaj semajnfinajn kursojn, ellaborante efikan aŭdvidan E-instruadon.

De 1974 li instruis en La Chaux-de-Fonds, post kvinjara interrompo de sia profesia kariero, dum kiu li plene dediĉis sin al Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) kaj (ĝis 1991) Kultura Centro Esperantista (KCE), kunfonditaj de li respektive en 1967 kaj 1968.

Dum pluraj jaroj li estis membro de la kantona parlamento.

De 1962 ĝis 1992, kun sia edzino Andrée, li estis prelegisto ĉe la Esperanto-elsendoj de Svisa Radio Internacia. En 1991, li ricevis la FAME-premion. Ekde emeritiĝo en 1994 li pretigis Bibliografion de Esperanto kaj interlingvistiko laŭ kolektoj de CDELI kaj Didaktitajn konsilojn al instruantoj kaj studantoj de Esperanto.

Claude Gacond nelacigeble daŭrigis sian poresperantan laboron kadre de CDELI kiel ties arkivisto kaj organizanto de studsabatoj, seminarioj, kursoj de Esperanto.

Okaze de lia 80-a naskiĝjubileo EDITION ILTIS honoris lin per fest-libro: INSTRUI ★ DOKUMENTI ★ ORGANIZI, Fest-libro por la 80a naskiĝ-tago de CLAUDE GACOND, editoris Irmi kaj Reinhard Haupenthal, Bad Bellingen 2011, ISBN 978-3-932807-93-0. Ĝi entenas i.a. ampleksan bibliografion de la verkoj de Claude Gacond.

Claude Gacond forpasis dimanĉe la 17-an de novembro 2024 en maljunulejo en La Chaux-de-Fonds.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Forpasis Claude Gacond" - ĉe: Libera Folio, 18.11.2024