Saltu al enhavo

Alfred Andersch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Andersch
Persona informo
Alfred Andersch
Naskonomo Alfred Hellmuth Andersch
Naskiĝo 4-an de februaro 1914 (1914-02-04)
en Munkeno
Morto 21-an de februaro 1980 (1980-02-21) (66-jaraĝa)
en Berzona
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Rena malfunkcio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Cemetery Berzona (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio
Svislando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Wittelsbacher-Gymnasium München (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Alfred Andersch
Profesio
Okupo prozisto
ĵurnalisto
romanisto
redaktisto
novelisto
scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tomboŝtono de Andersch en Svislando.

Alfred ANDERSCH (naskiĝinta en la 4-a de februaro 1914 en München, mortinta en la 21-a de februaro 1980 en Berzona) estis germana verkisto. Li ege influis la postmilitan germanan literaturon.

La filo de oficiro iĝis kiel 18-jaraĝulo la organizada estro de la Komunista porjunulara ligo en Suda Bavario. En 1933 li internitis tri monatojn en la koncentrejo de Dachau pro siaj politikaj konvinkoj. Ekde 1940 li soldatis. Dizertinte ĉe la itala fronto li arestitis fare de la unsonanoj en 1944. En 1945-46 li laboris kiel redakcia asistento de la munkena gazeto Neue Zeitung. De 1946-47 li eldonis kune kun Hans Werner Richter la magazinon Der Ruf. Kiel fondomembro de Gruppe 47 kaj radifonia redaktoro (en 1948 li estis fondinta la "Vespera studio" de elsendostacio en Frankfurt am Main) li donis al moderna germana postmilita literaturo grandan podion publikan. Li radifonie furoris per radiodramoj kaj radifelietonoj. Ekde 1958 li loĝis en Svislando.

Karaktero de la verkoj

[redakti | redakti fonton]

Meze de ĉiuj verkoj estas la nekondiĉa postulo je persona libereco, kio ofte povas esti en konekso kun dizertado kaj fuĝo kaj nemalofte tio igas la homojn unuopoluloj ekskluditaj el la socio.

La membiografia rakonto Die Kirschen der Freiheit (1952) pripensas la fruajn spertojn ene de la komunista partio kiel ankaŭ la dizerton disde Wehrmacht. En la centro de la romano Sansibar oder der letzte Grund (1957) estas pluraj figuroj, kiuj fuĝas al la libereco (ne nur de la nazia sistimo sed ankaŭ de komunista malracia dogmo-emo) ĝis la urbo Rerik. Adaptita al la ekrano estis en 1987 la romano Sansibar oder der letzte Grund fare de Bernhard Wicki.

Alia varieco de la andersch-aj temoj troviĝas en la romano Die Rote (1960). Sekvis en 1967 Ephraim, romano en kiu la temo pri la ĉiam ĉirkaŭvaganta judo adaptitis al la propra vivo de Andersch.

Verŝajne la plej granda literatura akiro estis la romano Winterspelt (1974), fikcia milita konferenceto pri milita planado, rekte antaŭ la ofensivo en la Ardenoj: la protagonisto diskutas kun ĉiuj taĉmentanoj pri la avantaĝoj kaj neavantaĝoj de atako/de kapitulaco, helpe de argumentoj de nazia kaj komunista ideologioj.

Aliaj ĝenroj

[redakti | redakti fonton]

Krom romanoj Andersch publikigis plurajn rakontojn, kiuj kolektitis en la volumoj Geister und Leute (1958), Ein Liebhaber des Halbschattens (1963), Tochter (1970), Mein Verschwinden in Providence (1971), Der Vater eines Mörders (1980; rakonto pri la patro de Heinrich Himmler) kaj Flucht in Etrurien (1981). Ekster tio troviĝis surlibromerkate lirikaĵoj (Empört Euch, der Himmel ist blau, 1977), eseoj (Die Blindheit des Kunstwerks, 1965, Öffentlicher Brief an einen sowjetischen Schriftsteller, das Überholte betreffend, 1977) kaj vojaĝrakontaoj (Wanderungen im Norden, 1962, Hohe Breitengrade, 1969, Norden, Süden, rechts und links, 1972, Einmal wirklich leben. Tagebuch in Briefen, 1985).

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Dörte Baumeister: Alfred Andersch. Erzählformen und Grenzen der Fiktion im Roman „Winterspelt“. Lang, Frankfurt am Main 1995, ISBN 3-631-49137-9. (= Europäische Hochschulschriften Reihe 1, Deutsche Sprache und Literatur 1536)
  • Maria Elisabeth Brunner: Der Deserteur und Erzähler Alfred Andersch. „Daß nichts dunkel gesagt werden darf, was auch klar gesagt werden kann“. Lang, Frankfurt am Main 1997, ISBN 3-631-31892-8.
  • Alfons Bühlmann: In der Faszination der Freiheit. Eine Untersuchung zur Struktur der Grundthematik im Werk von Alfred Andersch. E. Schmidt, Berlin 1973, ISBN 3-503-00740-7. (= Philologische Studien und Quellen 72)
  • Jörg Döring, Markus Joch (eld.): Alfred Andersch revisited. Werkbiographische Studien im Zeichen der Sebald-Debatte. De Gruyter, Berlin 2011, ISBN 978-3-11-026826-3.
  • Irene Heidelberger-Leonard, Volker Wehdeking (eld.): Alfred Andersch. Perspektiven zu Leben und Werk. Kolloquium zum 80sten Geburtstag des Autors in der Werner-Reimers-Stiftung, Bad Homburg v. d. H. Westdeutscher Verlag, Opladen 1994.
  • Michael Hesse: Kunst als fraktales Spiel. Potentiale der Kommunikation in den Romanen Alfred Anderschs. Lang, Frankfurt am Main 2004, ISBN 3-631-51884-6. (= Studien zur deutschen und europäischen Literatur des 19. und 20. Jahrhunderts 54)
  • Rüdiger Heßling: Autobiographie in Erzählungen. Studien und Interpretationen zu den Franz-Kien-Geschichten von Alfred Andersch. Lang, Frankfurt am Main 2000, ISBN 3-631-37040-7. (= Europäische Hochschulschriften Reihe 1, Deutsche Sprache und Literatur 1775)
  • Bernhard Jendricke: Alfred Andersch. Mit Selbstzeugnissen und Bilddokumenten. Rowohlt, Reinbek bei Hamburg 1988, ISBN 3-499-50395-6. (Rowohlts Monographien 395)
  • Anja Koberstein: „Gott oder das Nichts“. Sartre-Rezeption im frühen Nachkriegswerk von Alfred Andersch im Kontext der zeitgenössischen Existentialismusdiskussion. Lang, Frankfurt am Main 1996, ISBN 3-631-49630-3. (= Beiträge zur Literatur und Literaturwissenschaft des 20. Jahrhunderts 15)
  • Matthias Liebe: Alfred Andersch und sein „Radio-Essay“. Lang, Frankfurt am Main 1990, ISBN 3-631-42267-9. (= Europäische Hochschulschriften Reihe 1, Deutsche Sprache und Literatur 1185)
  • Christian Loffet: Sinn und Struktur von A. Anderschs Romanen „Sansibar oder der letzte Grund“ und „Die Rote“. Université de Liège, 1966.
  • Dietmar Noering: Imaginäre Dialoge. Arno Schmidts Einfluß auf das Werk Alfred Anderschs. In: Rudi Schweikert (Hrsg.): Zettelkasten. 26. Aufsätze und Arbeiten zum Werk Arno Schmidts. Jahrbuch der Gesellschaft der Arno-Schmidt-Leser 2007/2008. Bangert & Metzler, Wiesenbach 2009, S. 85–130.
  • Anne Raabe: "Das Wort stammt von Kierkegaard". Alfred Andersch und Sören Kierkegaard. Lang, Frankfurt am Main 1999, ISBN 3-631-35449-5. (= Beiträge zur Literatur und Literaturwissenschaft des 20. Jahrhunderts 18)
  • Stephan Reinhardt: Alfred Andersch. Eine Biographie. Diogenes, Zürich 1996, ISBN 3-257-22874-0. (= Diogenes-Taschenbuch 22874)
  • Ursula Reinhold: Alfred Andersch. Politisches Engagement und literarische Wirksamkeit. Akademie-Verlag, Berlin 1988, ISBN 3-05-000429-0.
  • Gary Schmidt: The Nazi abduction of Ganymede. Representations of male homosexuality in postwar German literature. Lang, Oxford 2003, ISBN 3-906769-60-7. (= Studies in Modern German Literature 95)
  • Erhard Schütz: Alfred Andersch. Beck, München 1980, ISBN 3-406-07883-4. (= Autorenbücher 23)
  • W. G. Sebald: Der Schriftsteller Alfred Andersch. In: Luftkrieg und Literatur. Hanser, München 1999. (5. Auflage. Fischer Taschenbuch, Frankfurt am Main 2005, ISBN 3-596-14863-4)
  • Volker Wehdeking: Alfred Andersch. Metzler, Stuttgart 1983, ISBN 3-476-10207-6. (= Sammlung Metzler 207; Abt. D., Literaturgeschichte)
  • Volker Wehdeking: Zu Alfred Andersch. Interpretationen. Klett, Stuttgart 1983 (= LGW-Interpretationen 64).
  • Volker Wehdeking, Irene Heidelberger-Leonard: Alfred Andersch. Perspektiven zu Leben und Werk. Westdeutscher Verlag, Opladen 1994.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]