Alfa Romeo
Alfa Romeo Automobiles S.p.A. | ||
---|---|---|
Alfa Romeo Automobiles S.p.A. | ||
aŭtomobilo-faranta firmao • filio • negoco vd | ||
Dum | 24-a de junio 1910 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Darracq | |
Jura formo | Parto de AG | |
Fondintoj | Nicola Romeo vd | |
Sidejo | Torino (Italujo) | |
Lando | Italio | |
Estr(ar)o | Sergio Marchionne, estrara gvidanto | |
Agokampo | aŭtomobiloj, motoroj | |
aŭtomobilo • luksaŭto • trolebuso | ||
Posedata de | Fiat S.p.A. • Fiat Chrysler Automobiles vd | |
Partoprenanta | Alfa Romeo in motorsport vd | |
TTT | www | |
Alfa Romeo estas entrepreno aŭtomobila fondata la 24-an de junio 1910 en Milano. De 1986 ĝi formas parton de la Grupo Fiat kaj post februaro de 2007 estas subdividaĵo de Fiat Group Automobiles SpA.
Historio
[redakti | redakti fonton]La fondo de la societo okazis en Milano strate Gattamelata, en la zono "Portello", per la marko A.L.F.A., (akronimo de Anonima Lombarda Fabbrica Automobili), nomo kiu ankaŭ signifas la unuan leteron de la greka alfabeto kaj la komencon de io, tiukaze de nova tipo de agado en la konstruo de aŭtomobiloj, tiu de aŭtoj ĉefe sportaj. Grupo lombardo kuniĝis kun investisto de Francio, nome Pierre Alexandre Darracq, kiu estis klopodinta ĝis tiam malsukcese industrian agadon en Italio per fabrikado de bicikloj; ekde tiam la marko volis memori sian rilaton kun la origina urbo: per la serpento viskonta (il biscione), kaj per la ruĝa kruco sur blanko, simbolo de Milano. La entrepreno dungis 250 laboristoj por produkti 300 aŭtomobilojn jare. Dekomence instaliĝis en Napolo, sed tiu urbo estis tro malproksime de Francio, do ĝi setlis ĉe Portello en Milano.
Alfa
[redakti | redakti fonton]Ĝis 1909 la societo estis malsukcesa. En 1910 naskiĝis Alfa (Anonima Lombarda Fabbrica Automobili). Aŭtune de 1910 ekis la produktado de la unua modelo Alfa, la ALFA 24 HP, dezajnita de Giuseppe Merosi, kaj de kiu venis rapide modeloj por konkurencoj produktataj jam en 1911, la Targa Florio.
La nasko de la "Alfa Romeo"
[redakti | redakti fonton]Dume Nicola Romeo, napola inĝeniero (Sant'Antimo), fondis la entreprenon Sas Ing. Nicola Romeo & C., kun sidejo en Milano, ĉe strato Ruggero di Lauria (kvartalo de Portello).
La aŭto Alfa konkeris la unuan kaj duan sukceslokojn en la kurkonkurenco "Parma-Poggio di Berceto" (1913).
En 1915 Romeo eniris en la kapitalo de Alfa kaj modifis ties nomon al Alfa Romeo Milano. En tiu epoko parto de la produktado konvertiĝis al la neceso de la milita industrio de la unua mondmilito kaj la regula produktado de aŭtoj rekomencis en 1920 per la prezentado de la unua aŭto kun la nova nomo, la Alfa Romeo Torpedo 20-30 HP.
Historiaj modeloj
[redakti | redakti fonton]- 6C 1500 1927-1929
- 6C 1500 Sport SS 1928-1929
- 6C 1750 Super Sport 1929-1930
- 6C 1750 Sport 1929-1933
- 6C 1750 Turismo 1929-1933
- 6C 1750 Gran Turismo 1930-1933
- 6C 1750 Gran Sport 1930-1933
- 6C 1750 Gran Turismo C 1931-1932
- 8C 2300 1932-1934
- 6C 2300 Turismo 1934-1939
- 6C 2300 Gran Turismo 1934-1939
- 6C 2300 Pescara 193-193
- 6C 2300 Mille Miglia 1938-1939
- 8C 2900A 1936
- 8C 2900B 1937-1939
- 8C 2900B Speciale Le Mans 1938
- 6C 2500 Turismo 1939-1945
- 6C 2500 Sport 1939-1945
- 6C 2500 Super Sport 1939-1943
- 6C 2500 Coloniale 1939-1942