Aleksej Kosigin
Aleksej Nikolajeviĉ Kosigin (ruse Алексей Николаевич Косыгин; IPA: [ɐlʲɪˈksʲej nʲɪkɐˈlajɪvʲɪtɕ kɐˈsɨɡʲɪn]; la 21-an de februaro 1904 [laŭ malnova stilo, la 8-an de februaro] — la 18-an de decembro 1980) estis sovetia politikisto, prezidanto de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio (1964—1980), membro de la Prezidio kaj Politburoo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio (1948—1952, 1960—1980), Heroo de Socialisma Laboro (1964, 1974).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kosigin naskiĝis en la urbo Sankt-Peterburgo en 1904 en rusa laborista familio. Li estis rekrutita por laborarmeo dum la Rusia Enlanda Milito.
En 1924 li finis la Leningradan Kooperativan Teknikumon kaj eklaboris en Tjumeno, en distrikta administracio de provizprepara kooperativo. Li loĝis en la domo N 18 en strato Osipenko[1].
Kosigin revenis al Leningrado komence de la 1930-aj jaroj kaj faris sian vojon en la sovetunia hierarkio. En 1939 li iĝis popola komisaro de Sovetunio pri teksaĵa industrio[1].
Dum la Dua Mondmilito Kosigin estis membro de la Ŝtata Defenda Komitato kaj ricevis la taskon translokigi sovetian industrion ekster la teritorioj konkerotaj de la Germana Armeo. Li servis kiel ministro pri financoj dum unu jaro antaŭ iĝi ministro pri malpeza industrio kaj poste, ministro de malpeza kaj nutra industrio. Stalin forigis Kosigin el la Politburoo unu jaron antaŭ sia morto en 1953, intence malfortigante la pozicion de Kosigin ene de la sovetia hierarkio.
Regado
[redakti | redakti fonton]Post la lukto por la povo okazinta post la morto de Stalin en 1953, Nikita Ĥruŝĉev iĝis la nova estro. La 20-an de marto 1959, Kosigin estis nomumita al la posteno de Proparolanto de la Ŝtata Plankomitato (Gosplan), posteno kiun li tenos dum iom pli ol unu jaro. Kosigin poste iĝis Unua Deputato proparolanto de la Konsilio de Ministroj. Kiam Ĥruŝĉev estis eksigita en 1964, Kosigin iĝis ĉefministro dum Leonid Breĵnev iĝis ĝenerala sekretario. Kosigin, kun Breĵnev kaj Nikolaj Podgornij, Proparolanto de la Prezidio de la Supera Soveto, estis membroj de la ĵus establita kolektiva estraro. Kosigin iĝis unu el la du ĉefaj povotenantoj ene de la sovetunia hierarkio, dum la alia estis Breĵnev, kaj li kapablis iniciati la parte sukcesan ekonomian reformon de 1965, ofte nomatan la Kosigin-reformo. Tiu reformo kaj pli malferma sinteno por solvi la aferon de la Praga Printempo (1968), faris Kosiginon unu el la plej liberalaj membroj de la pinta estraro.
La 4-an de januaro 1968 (laŭ aliaj datumoj la 2-an de januaro)[1] li vizitis Tjumenan provincon por persone esplori staton de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso kaj trovi resursojn por ĝia akcelo[2].
Eksiĝo kaj morto
[redakti | redakti fonton]Pli konservativaj membroj de la pinta estraro konsideris kelkajn el la politikoj de Kosigin kiel tro radikalaj, sed ili neniam kapablis elpostenigi lin kiel ĉefministron, kvankam li kaj Breĵnev ne ŝatis unu la alian. Ĉirkaŭ la 1970-aj jaroj, Breĵnev estis plifirmiginta sufiĉe sian povon por haltigi ajnan "radikalan" reformecan klopodon fare de Kosigin.
La 1-an de aŭgusto 1976 dum solula boatado en kajako Kosigin senkonsciiĝis, transversiĝis, englutis multe da akvo kaj ne dronis nur ĉar liaj piedoj estis fiksitaj en la kajako. Kuracistoj konstatis ke la senkonsciiĝo okazis pro rompo de sangovaskulo en meningo. Li sukcesis reveni al laboro, sed neniam restariĝis komplete. Jam la 2-an de septembro 1976 postenon de la vic-prezidanto de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio okupis Nikolaj Tiĥonov, kiu fakte ekregis la registaron[3].
En 1980, Kosigin retiriĝis el la posteno pro malbona sano, kaj mortis du monatojn poste la 18-an de decembro 1980.
Personaj trajtoj
[redakti | redakti fonton]Samtempuloj rememoris lin kiel homon afablan kaj rideteman, erudiciulon, kiu rapide kaptis kernon de iu ajn afero. Li estis en bona fizika stato kaj ĉiam marŝis rapide, tiel ke malmultaj povis sekvi lin kiam li inspektis objektojn. Foje li intence subtenis dum diskuto unu pozicion, poste alian kaj observis kiel reagas raportanto. Se tiu ŝanĝis sian pozicion sekvante Kosigin-on, li atentigis tian nesinsekvan konduton kaj riproĉis pri tio. Se raportanto argumente insistis je sia pozicio, Kosigin laŭdis kaj estimis lin. Li ĉiam parolis sen paperoj submane, kvankam en tiu tempo tia konduto estis konsiderata signo de malseriozeco. Kutime li prezentis unuhoran raporton. Iuj opiniis ke Leonid Breĵnev mem enviis lin pro estimo, kiun Aleksej Kosigin estigis ĉe la homoj[4]. Tamen liaj talentoj ebligis al li daŭrigi sian laboron ĉe altaj postenoj malgraŭ personaj malŝatoj kaj ĵaluzo de ŝtatestroj. Jevgenij Ĉazov, estro de la 4-a administracio de la Ministerio pri sano de Sovetunio, kuracinta la estraranojn, konfirmas tion[5].
|
Li bone orientiĝis en ĉiuj sferoj de ekonomio, la sola escepto estis agrokulturo, kion li mem agnoskis kaj kion ofte riproĉis liaj kontraŭuloj[6].
En 1967, feriante en ripozejo "Valdaj" (eksa somerdomo de Stalin) post la morto de sia edzino, li vizitis la apudan Iverskij-monaĥejon kaj estis ŝokita de ties ruina stato kaj speciale de malriĉeco de infana sanatorio, lokita tie. Li ordonis restaŭri la monaĥejon kaj konstrui novan sanatorion, kio estis plenumita[7].
Li estis ĝentila kaj bone edukita, favoris la intelektularon kaj inter liaj geamikoj estis pluraj intelektuloj kiel akademiano Vladimir Kirillin, rekotoro de la Moskva Ŝtata Universitato akademiano Ivan Petrovskij, komponisto Aram Ĥaĉaturjan. Laŭ rememoroj, tiu ĉi reciproka simpatio iritis Leonid Breĵnev kaj ties apudulojn, konsiderantajn Kosigin eventuala konkuranto pri la ŝtatestra posteno[8].
Familio
[redakti | redakti fonton]Edzino de Kosigin, Klavdija Andrejevna (denaske: Krivoŝeina) havis fortan karakteron kaj longan tempon rifuzis medicinajn ekzamenojn. Pro tio ŝia kancero estis diagnozita tro malfrue, jam kun metastazoj. Ŝi mortis la 1-an de majo 1967, kiam Aleksej Kosigin staris sur tribuno de maŭzoleo de Lenin, salutante la paradon. Li urĝe veturis al hospitalo por registaranoj en Kuncevo, sed ŝi jam forpasis. Laŭ lia iniciato enspezoj de la tiujara tradicia komunista sabato de Lenin estis transdonitaj por konstruado de onklologia centro, la plej granda en la mondo[9].
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Brown, Archie (2009). The Rise & Fall of Communism. London: Bodley Head. ISBN 978-0-224-07879-5.
- Bacon, Edwin; Sandle, Mark (2002). Brezhnev Reconsidered. Palgrave Macmillan. ISBN 978-0333794630.
- Bothwell, Robert; Granatstein J.L. (1991). Pirouette: Pierre Trudeau and Canadian Foreign Policy. University of Toronto Press. ISBN 978-0802057808.
- Central Asian Research Centre (1979). USSR and Third World. 8. Indiana University: Central Asian Research Centre.
- Chauhan, Sharad (2004). Inside CIA: Lessons in Intelligence. APH Publishing. ISBN 9788176486606.
- Colman, Jonathan (2004). A 'special relationship'?: Harold Wilson, Lyndon B. Johnson and Anglo-American relations 'at the summit', 1964–68. Manchester University Press. ISBN 0719070104.
- Coughlin, Con (2005). Saddam: His Rise and Fall. Harper Perennial. ISBN 978-0060505431.
- Daniels, Robert Vincent (1993). A Documentary history of Communism in Russia: from Lenin to Gorbachev (3rd ed.). UPNE. ISBN 978-0874516166.
- Daniels, Robert Vincent (1993). The End of the Communist Revolution. Routledge. ISBN 978-0415061506.
- Dannenberg, Julia von (2008). The Foundations of Ostpolitik: The Making of the Moscow Treaty between West Germany and the USSR. Oxford University Press. ISBN 0199228191.
- Dellenbrant, Jan Åke (1986). The Soviet Regional Dilemma: Planning, People, and Natural Resources. M.E. Sharpe. ISBN 978-0873323840.
- Elliott, Gregory; Lewin, Moshe (2005). The Soviet Century. London; New York: Verso Books. ISBN 978-1844670161.
- Ellman, Michael (1989). Socialist Planning (2nd ed.). Cambridge University Press Archive. ISBN 978-0521358668.
- Gibbons, William (1995). The U.S. Government and the Vietnam War: Executive and Legislative Roles and Relationships, Part IV: July 1965 – January 1968. Princeton University Press. ISBN 978-0691006352.
- Harrison, Selig S.; Cordovez, Diego (1995). Out of Afghanistan: the Inside Story of the Soviet Withdrawal. New York: Oxford University Press. ISBN 978-0195062946.
- Law, David A. (1975). Russian Civilization. New York: Ardent Media. ASIN B003RXSA90.
- Mawdsley, Evan; White, Stephen (2000). The Soviet Elite from Lenin to Gorbachev: The Central Committee and Its Members, 1917–1991. Oxford University Press. ISBN 978-0198297383.
- Medvedev, Zhores; Medvedvev, Roy (2006). The Unknown Stalin. London: I.B. Tauris. ISBN 978-1585675029.
- Moss, Walter (2005). A History of Russia: Since 1855. London: Anthem Press. ISBN 978-1-84331-034-1.
- Robbins, James (2010). This Time We Win: Revisiting the Tet Offensive. Encounter Books. ISBN 978-1863032295.
- Rutland, Peter (1985). The Myth of the Plan: Lessons of Soviet Planning Experience. Taylor & Francis. ISBN 978-0812690057.
- Safire, William (1988). Before the Fall: An Inside View of the Pre-Watergate White House. Da Capo Press. ISBN 978-0-306-80334-5.
- Saikal, Amin (2006). Modern Afghanistan: a History of Struggle and Survival. I.B. Tauris. ISBN 978-1850434375.
- Service, Robert (2003). The Penguin History of Modern Russia: From Tsarism to the Twenty-first Century (3rd ed.). Penguin Books Ltd. ISBN 978-0141037974.
- Society for Contemporary Studies (1979). The Contemporary. 23. New Delhi: R.N. Guha Thakurta for Contemporary Journals Ltd. OCLC 1606812.
- van Dijk, Ruud (2008). Encyclopedia of the Cold War. 2 (1st ed.). Routledge. ISBN 978-0415975155.
- Wesson, Robert G. (1978). Lenin's Legacy: The Story of the CPSU. Stanford, Calif: Hoover Press. ISBN 978-0817969226.
- Zemtsov, Ilya (1989). Chernenko: The Last Bolshevik: The Soviet Union on the Eve of Perestroika. Transaction Publishers. ISBN 978-0887382604.
- Zubok, Vladislav Martinovich (2007). A Failed Empire: the Soviet Union in the Cold War from Stalin to Gorbachev. UNC Press. ISBN 978-0807830987.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Петрушин, А. А.. (2018) Тюмень выбирает...: историко-краеведческое издание (ruse), p. 108. ISBN = 9785904271220.
- ↑ (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 347. ISBN = 5-93020-118-2.
- ↑ Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 145. ISBN = 5-7020-0521-X.
- ↑ (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 85. ISBN = 5-93020-118-2.
- ↑ Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 80. ISBN = 5-7020-0521-X.
- ↑ Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 76–77. ISBN = 5-7020-0521-X.
- ↑ Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 77–78. ISBN = 5-7020-0521-X.
- ↑ Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 79–80. ISBN = 5-7020-0521-X.
- ↑ Чазов, Е. И.. (1992) Кедров И. Ю.: Здоровье и власть. Воспоминания «кремлевского врача», Время, события, люди (ruse), p. 26–27. ISBN = 5-7020-0521-X.