Aleksandr Nikolajeviĉ Dejĉ
Aleksandr Nikolajeviĉ Dejĉ | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Aleksandr Nikolajeviĉ Dejĉ |
Dato de naskiĝo | 31-a de decembro 1900 |
Naskiĝloko | Reni |
Dato de morto | 22-a de novembro 1986 |
Aĝo je morto | 85 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Sovetunio |
Lingvoj | |
Denaska lingvo | rumana lingvo [ ] |
Parolata lingvo | rumana lingvo [ ] |
Portalo pri Homoj | |
Aleksandr Nikolajeviĉ Dejĉ (Александр Николаевич Дейч ; naskiĝis la 31-an de decembro 1900 en Reni, mortis la 22-an de novembro 1986) estis sovetia astronomo
Li naskiĝis dum la nokto inter la 31-a de decembro kaj la 1-a de januaro en familio da germanoj kaj rumanoj en Besarabio. Li ricevis sian diplomon en la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato en Rusio.
Antaŭ la dua mondmilito, li estis adjunkta direktoro de la Observatorio Pulkovo kaj ties direktoro dum la sieĝo de Leningrado.
Li ĉefe studis la proprajn movojn de la steloj elektitaj de Jacobus Kapteyn, la galaksiojn, la brunajn nanojn kaj la sunan koronon. Li malkovris unu asteroidon : 1148 Rarahu la 5-an de julio 1929.
Li publikigis sub la nomoj de A. N. Deutsch kaj A. Deutsch. (La Minor Planet Center listigis lin sub la nomo A. Deutsch.)
La asteroido 1792 Reni honoras lian naskiĝan urbon.