Aldealpozo
Aldealpozo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Regiono | Kastilio kaj Leono | ||
Provinco | provinco Sorio | ||
Komarko | Campo de Gómara | ||
Poŝtkodo | 42112 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 20 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 47′ N, 2° 12′ U (mapo)41.782777777778-2.2052777777778Koordinatoj: 41° 47′ N, 2° 12′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 1 053 m [ ] | ||
Areo | 11,87 km² (1 187 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aldealpozo [ ] | |||
Aldealpozo [aldealPOzo] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Aldealpozo estas etimologie komprenebla kiel Domaro de la Puto.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 52,2911,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 17 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 300 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.
Ĝi distas 11 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Suellacabras, Valdegeña, Arancón, Villar del Campo kaj Tajahuerce.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Estis fervoja stacio el 1941 ĝis 1996.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Johano Baptisto.