Saltu al enhavo

Alcobendas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcobendas
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 28100 • 28108 • 28109
En TTT Oficiala retejo [ ]
Demografio
Loĝantaro 119 416  (2023) [ ]
Loĝdenso 2 655 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 32′ N, 3° 38′ U (mapo)40.533333333333-3.6333333333333Koordinatoj: 40° 32′ N, 3° 38′ U (mapo) [ ]
Alto 700 m [ ]
Areo 44,98 km² (4 498 ha) [ ]
Horzono UTC 01:00 [ ]
Alcobendas (Madrido)
Alcobendas (Madrido)
DEC
Situo de Alcobendas
Alcobendas (Hispanio)
Alcobendas (Hispanio)
DEC
Situo de Alcobendas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcobendas [ ]
vdr

Alcobendas estas hispana urbo apartenanta al la Madrida Regiono. Ĝi troviĝas je 13 km norde de la ĉefurbo Madrido, je 669 metroj alte. Ĝi limas kun la municipoj San Sebastián de los Reyes norde, okcidente kaj sude kun Madrid, kaj oriente kun Paracuellos de Jarama.

Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 119 416 loĝantoj sur areo de 44,98 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 655 loĝantoj/km².

La unua historia mencio pri Alcobendas venas de la 13-a jarcento en dokumento skribita en latino kaj datigita en Burgoso la 5-an de aŭgusto 1208, konservata en la Municipa Arkivejo de Segovio. Ekde la 1960-aj jaroj ĝi iĝis dormurbo de la periferio de Madrido.

Kun la alveno de la demokratia epoko en Hispanio, en la 1980-aj jaroj, ĝi kreskis konstante kaj nuntempe ĝi estas unu el la plej gravaj urboj de la Madrida Regiono.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]