Al Ĝabal Al Aĥdar (altaĵo)
Al Ĝabal Al Aĥdar | ||
---|---|---|
Altaĵo | ||
montara sistemo [ ] | ||
Lando | Libio | |
Supermara alteco | 600 m [ ] | |
Koordinatoj | 32° 35′ 52″ N, 21° 28′ 22″ O (mapo)32.59773333333321.472777777778Koordinatoj: 32° 35′ 52″ N, 21° 28′ 22″ O (mapo) | |
Al Ĝabal Al Aĥdar | ||
Vikimedia Komunejo: Jebel Akhdar [ ] | ||
Al Ĝabal Al Aĥdar (arabe الجبل الأخضر) aŭ Esperantigite Verda Monto estas arbara, fekunda altaĵo en nordorienta Libio. Ĝi situas en la distriktoj de Darna, Al Ĝabal Al Aĥdar, kaj Al Marĝ.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Verda Monto konsistas el montara altebenaĵo leviĝante ĝis altitudo de 500 m, tranĉita de pluraj valoj kaj uedoj. Ĝi troviĝas nordoriente de Bengazi kaj sude de Darna kaj Mediteranea Maro. La regiono estas unu el la malmultaj arbararizitaj areoj de Libio, en unu el la malplej arbarizitaj regionoj de la mondo. Ĝi estas la plej humida parto de Libio, ricevante jare ĉirkaŭ 600 mm da pluvo. La alta precipitaĵo favoras la arabarojn de la areo, kaj ebligas riĉajn kulturojn de fruktoj, terpomoj, kaj grenoj, ion maloftan en arida lando.
La urbo de Al Bajda estas la ĉefurbo de distrikto Al Jabal Al Aĥdar kaj unu el la plej grandaj urboj de la regiono.
Historio
[redakti | redakti fonton]- Antikva
La antikva greka kolonio de Cyrene situis en abunda valo sur Verda Monto. La ruinoj postrestas.
- Liberigo
La libia gvidanto Omar Muĥtar uzis tiun forte arbaran montaran regionon por rezisti la italan okupadon de Libio kiel itala kolonio dum pli ol dudek jaroj, kie li organizis kaj projektis strategiojn por la libia kontraŭstaro kontraŭ itala okupado.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Verda Monto en la areo de Al Bakur
-
Verda Monto estas la plej humida regiono de Libio. La jara averaĝa precipitaĵo sumiĝas je 400 - 600 milimetroj
-
Orienta fino de Verda Monto, (apud Darna).
-
Dekliva areo de Al Marĝ.
-
Dekliva areo de Al Bakur.
-
Al Bakur je la okcidenta fino de Verda Monto, (apud Tukra).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Krokuso
- Libia arbuto
- Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo – je pli malalta altitudo
- Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj – je pli alta altitudo