Saltu al enhavo

Al-Biruni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al-Biruni
Persona informo
ابوریحان محمد بن احمد البیرونی
Naskonomo محمد بن أحمد البِيرُونيِّ
Naskiĝo 4-an de septembro 973 (0973-09-04)
en Kath, Ĥorezma imperio, Samanida Imperio
Morto 9-an de decembro 1048 (1048-12-09) (75-jaraĝa)
en Gazni, Gaznavida Imperio
Religio islamosunaismo vd
Lingvoj persa • ĥorezma lingvo • antikva grekaBiblia Hebreasiriasanskritoaraba vd
Loĝloko Ŝahr-e Rej • GazniGurgan vd
Ŝtataneco Samanida Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
historiisto
astrologo
fizikisto
lingvisto
verkisto
hindologo
apotekisto
humanisto
antropologo
astronomo
geografo
kemiisto
tradukisto
universala klerulo
kartografo
matematikisto
botanikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Fiziko, matematiko, astronomio, naturscienco, historio, kronologio, laboristo, hindologio, terscienco, geografio, filozofio, kartografio, antropologio, astrologio, kemio, medicino, psikologio, teologio, farmakologio, historio de religioj kaj mineralogio Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj La postrestaĵoj de pasintaj jarcentoj ❦
Al-Tafhim ❦
Al-Biruni's India ❦
al-Qānūn al-Maʻsudī ❦
Alṣydnh fī al-ṭibb ❦
Tahdid nihayat al-amakin li-tashih masafat al-masakin ❦
Kitab Al-Djamahir Fi Maârifati Al-Djawahir vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abu r-Rajhan Muhammad ibn Ahmad al-Biruni (arabe أبو الريحان محمد بن أحمد البيروني‎, Abū r-Rajḥān Muḥammad ibn Aḥmad al-Bīrūnī; naskiĝis la 15-an de septembro 973, mortis la 13-an de decembro 1048) estis ĥorezma matematikisto, astronomo, fizikisto, universala klerulo kaj enciklopediisto naskita en Ĥorezmo (nuntempa Uzbekio).

Lige al la tiutempa politika situacio (gaznavidaj atakoj al Barato), Biruni pasigis en Barato multe da tempo. Alpropriginte sanskriton, li studis la hindan filozofion kaj religion. Dum ĉi tiu esplorado, pli frue ekkoninte aliajn grandajn kulturojn, li akiris proprajn konvinkojn kvazaŭ antaŭigantajn skolastikismon kaj eĉ evoluismon. Kiel historiisto detale priskribis la periodon de postaj Sasanidoj kun enpaŝo de persa filozofo Mazdak. Li okupiĝis ankaŭ pri geologio, mineralogio esplorante antaŭ ĉio valorŝtonojn, tre precize por tiutempo difinante ilian durecon kaj specifan pezon: tiukadre li dezajnis la unuan piknometron. Li prezentis ankaŭ provon klarigi ekziston de travideblaj gemoj kiel efekton de solidiĝo de likvaĵoj. Tre kritike rilatis al konvinkoj pri kuraca influo de gemoj kaj mineraloj. Li verkis ankaŭ traktatojn pri matematiko, farmakologio, astronomio kaj astrologio.