Akva rezervujo Jesenice
Akva rezervujo Jesenice | |
ĉeĥe: Vodní nádrž Jesenice | |
rezervujo | |
Malnova ponto trans Odrava, kiu kunigis municipon Všeboř
| |
Oficiala nomo: Akva rezervujo Jesenice | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Cheb |
Municipo | Cheb |
Rivero | Odrava |
Situo | Akva rezervujo Jesenice |
- alteco | 439,70 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 03′ 46″ N 12° 27′ 06″ O / 50.06278 °N, 12.45167 °O (mapo) |
Longo | 753,1 m |
Larĝo de digo | 11 m |
Alteco de digo | 20,5 m |
Maks. profundo | 18,0 m |
Volumeno | 52 750 000,0 m3 (1 862 848 670 cu ft) |
Akvokolektejo | 411,04 km² (41 104 ha) |
Areo | 7,6 km² (760 ha) |
Konstruita | 1957–1961 |
Tipo de rezervujo | ŝutita, tera |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Jesenice Reservoir | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Akva rezervujo Jesenice estas valbaraĵa rezervujo situanta proksimume sep kilometrojn sudoriente de Cheb sur rivero Odrava. Ĝi komencis esti konstruata en la jaro 1957, finita ĝi estis en la jaro 1961. Ties longeco estas 12 kilometroj, en la plej profunda loko la akvo atingas profundecon 18 metroj. Sur digo kondukas ŝoseo I/21. Celo de la rezervujo estas kompensi plibonigadon de trafluoj en rivero Ohře por prenlokoj sur la suba parto de la fluo kaj ŝirmo antaŭ inundoj.
Ĉirkaŭ la akva rezervujo Jesenice etendiĝas kelke da municipoj kaj vilaĝoj: Podhrad, Všeboř, Dřenice, Jesenice, Okrouhlá kaj Mechová. En plimulto el ili troviĝas kampadejoj, kiuj servas por refreŝiĝado (baniĝado, tabulvelado, sporta fiŝkaptado). En Jesenice estas malpermesite trafiki navigilojn kun eksplodmotoro.
Trans Jesenice estis konstruita fervoja ponto en fervojlinio Plzeň – Cheb. Sude de Velká Všeboř troviĝas parte inundigita betona ponto, kies supra parto estas senĉese super la surfaco. Tiu ĉi ponto trans rivero Odrava foje kunigadis du partojn de municipo Všeboř, kies granda parto estis fare de la rezervujo inundigita. Hodiaŭ sur ambaŭ bordoj de la rezervujo troviĝas domaroj Velká Všeboř kaj Malá Všeboř.
Tragedio
[redakti | redakti fonton]En ĉirkaŭaĵo de la rezervujo estis la 23-an de majo 1978 forkaptita aŭtobuso kun 39 studentoj kaj ŝoforo fare de kuzoj Barešoj, kiuj armitaj volis transpaŝi la ŝtatlimon intencante veni ĝis Okcidenta Germanio.
Rilataj temoj
[redakti | redakti fonton]Fotografioj
[redakti | redakti fonton]-
Akva rezervujo Jesenice
-
Akva rezervujo Jesenice
-
Akva rezervujo Jesenice