Akita Tokuzu
Akita Tokuzu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | 秋田 徳三 |
Naskiĝo | 30-an de januaro 1883 en Gubernio Aomori |
Morto | 12-an de majo 1962 (79-jaraĝa) en Nakamaruchō |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Japanio |
Alma mater | Universitato de Ŭaseda |
Okupo | |
Okupo | poeto dramaturgo esperantisto verkisto romanisto |
Akita Tokuzo (pseŭdonome Akita-Uĵaku aŭ Ujaka Akita[1]) (naskiĝis en 1883 en Aomori-ken - mortis en 1962) estis japana socialista verkisto kaj esperantisto.
Studis anglan literaturon en Waseda Universitato. Vizitis Sovetan Rusujon 1927. Li verkis dramojn kaj ankaŭ verkojn por infanoj, precipe en gazetaraj rakontoj.
Esperantisto de 1913 pere de Vasilij Eroŝenko. Gvidanto de Japana proleta Esperanto-movado, membro de la grupo „la Semanto“, la unua proleta verkista rondo en Japanio (1921).
En januaro 1931 okazis fondiĝo de l' tutjapana organizo, Japana Prolet-Esperantista Unio (JPEU), kun ĉirkaŭ 150 membroj, kaj Akita-Ujaku fariĝas prezidanto.
Kelkaj liaj dramoj esperantigitaj.
Verkoj en Esperanto
[redakti | redakti fonton]- Fonto de sudroj. Danco de skeletoj. Nokto ĉe landolimoj. (Tri dramoj, kun permeso de la aŭtoro el japana lingvo trad. Haĵime Ŝuzui, Kaname Susuki. - Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 1927. - 73 p.)
- Tiuj, kiuj ĉirkaŭas la ĉerkon (Esperantigita de Junko Sibata. -[Tokyo]: Kokusaigo-Kenkju-Ŝa, [proks. 1925]. - 14 p.)
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri Fonto de sudroj. Danco de skeletoj. Nokto ĉe landolimoj.
|
|
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Bronŝtejn, Mikaelo. [2017] “Mi korespondas preskaŭ kun ĉiuj landoj de la mondo”, Sortoj frakasitaj (esperante). Moskvo: Impeto. ISBN 978-5-7161-0299-6.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Aŭstria Esperantisto n043 (maj 1928)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Trovu « Akita Tokuzu » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Akita Tokuzo (ps. Akita-Uĵaku), japano, verkisto, socialisto. Nask. 1883 en Aomori-ken. Studis anglan literaturon en Waseda Universitato. Vizitis Sovetan Rusujon 1927. E-isto de 1913. Gvidanto de J proleta E movado. Liajn dramojn junuloj tradukis: Danco de Skeletoj, 1927. |