Akcentonombra verso
Akcentonombra metriko[1] aŭ akcentonombra verso[2] estas karakterizata per fiksita nombro de vortaj akcentoj en la versaj linioj; la nombro de interaj senakcentaj silaboj povas diverse varii. Ĉe tio oni nombras nur la vere fortajn akcentojn, sen la proklitikoj kaj enklitikoj; aliflanke, oni povas kalkuli kromakcentojn en vortoj kunmetitaj.
Se la fiksita nombro de akcentoj estas n, oni povas paroli pri n-akcenta verso. Ofta versoformo estas 4-akcenta verso.
Akcentonombraj versoj estas bazitaj sur la akcentopulsa parolritmo, kaj tial havas tradicion en la akcentopulsaj lingvoj (tiaj estas i.a. la ĝermanaj, la rusa — sed ne la franca nek la pola nek la japana); inter la naciaj folkloraj formoj de akcentonombraj versoj menciindas la germana de:Knittelvers, la angla en:doggerel, la rusaj ru:раёшник kaj ru:дольник. Moderne ĝi estas unu el la elementoj de repo.
Zamenhofo uzis tiajn 4-akcentajn versojn en sia traduko de la Goeta «Ifigenio en Taŭrido», ekz‑e:
Bonvenon, patroj! Vin salutas Oresto, (12:4)
La lasta viro de via gento; (9:4)
Kion vi semis, li ĝin rikoltis: (10:4)
Kun ŝarĝ’ de malbeno li iras malsupren. (12:4)
Dekstre interkrampe estas indikitaj ‹la tuta nombro de silaboj› : ‹la nombro de silaboj akcentitaj›. En tiuj versoj ne estas regulaj piedoj, kaj la versoj havas malsamajn kvantojn da silaboj (12, 9, 10, 12).
Goeto tre ŝatis tiun metron, kaj volonte ĝin uzadis. Interalie, plimulto da versoj en lia «Faŭsto» estas rimitaj versoj 4-akcentaj.[3].
Henriko Hejno iam alternigis versojn 4-akcentajn kaj 3-akcentajn, ekz‑e («La sklavoŝipo», tr. K. Kalocsay):
Mi kredas, ilin ne plaĉas muzikʼ, (10:4)
jen signo de korʼ malbona. (8:3)
«Ne kredu al nemuzikama brutʼ!» (10:4)
sentencis poetʼ Albiona … (9:3)
Malnovĝermana poezio
[redakti | redakti fonton]Akcentaj versoj estis tradicia formo de la malnovĝermana poezio, uzata ekz‑e en la anglosaksa «Beovulfo» kaj la germana de:Hildebrand. Kroma trajto de tiu formo estas aliteracioj en la versaj linioj, kiujn en Esperanto oni iam imitas per ripetoj de konsonanto komencanta akcentan silabon, ekz‑e[1]:
Sunfundo faŭkis, foris herboj …
Ululas lupo ĉe gorĝo grota …
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 «Parnasa gvidlibro», §52, p. 51.
- ↑ «Parnasa gvidlibro», §32, p. 39.
- ↑ Pli detale vidu en la recenzo: Sergio Pokrovskij. „Faŭsto“ en Esperanto. LOdE №321 (2024:3), p. 129–148.