Aita Seacă
Aspekto
Aita Seacă [ajta sjakə] (hungare: Szárazajta sa:razajta) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Baraolt. Administre apartenas ĝi al Băţanii Mari.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 1 792 loĝantojn (hungaroj), en 1992 883 (hungaroj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Je ĝia unua mencio en 1332 ĝi estis ekleziejo. En la 26-an de septembro 1944 simile kiel en Sândominic la Maniu-gardistoj masakris 13 civilloĝantojn de la komunumo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Mihály Ajtai, Ajtai Abód (29-a de septembro 1704 – Nagyenyed 16-a de novembro 1776): instruisto pri orientaj lingvoj, arkeologio kaj historio
- Tibor Nagy: inĝeniero, universitata profesoro
- Viktor Nagy B., poeto, novelisto
- Péter Pusztai grafikisto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mapo de distrikto Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Fizografia mapo de distrikto Arkivigite je 2006-06-18 per la retarkivo Wayback Machine