Agrimonio
Aspekto
(Alidirektita el Agrimonia)
Agrimonio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Agrimonia eupatoria: infloresko.
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Agrimonio estas botanika genro, entenanta 15 speciojn de herbaj plurjaraj plantoj, kun rizomoj, el la familio rozacoj. Ĝi originas el mezvarmaj regionoj de la norda hemisfero, escepte de unu specio afrikdevena.
Ĝia alteco varias de 0,5 ĝis 2 metroj; ĝi havas alternajn kunmetitajn foliojn lanugajn, plumformajn kaj dentajn. Ilia gusto adstringas. Ĝiaj floroj flavas kaj posedas mallongan pediklon kaj daŭran kalikon. La floroj estas aranĝitaj en longa spiko. Ĝiaj fruktoj posedas hokajn dornetojn alkroĉiĝantajn al bestaj feloj kaj al homaj vestaĵoj. La speciojn de agrimonio manĝas iuj larvoj de lepidopteroj.
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Agrimonia eupatoria L. - Eŭpatoria agrimonio (Eŭropo, Azio, Afriko)
- Agrimonia gryposepala Wallr. - (Norda Ameriko)
- Agrimonia incisa Torr. & Gray - (Norda Ameriko)
- Agrimonia coreana - (Orienta Azio)
- Agrimonia microcarpa Wallr. - (Norda Ameriko)
- Agrimonia nipponica - (Orienta Azio)
- Agrimonia parviflora Aiton' - (Norda Ameriko)
- Agrimonia pilosa Ledeb. - (orienta Eŭropo , Azio)
- Agrimonia procera Wallr. (1840) - (Eŭropo)
- Agrimonia pubescens Wallr. - (Norda Ameriko)
- Agrimonia repens - (sud-okcidenta Azio)
- Agrimonia rostellata Wallr. - (Norda Ameriko)
- Agrimonia striata Michx. - (Norda Ameriko)
Uzo
[redakti | redakti fonton]La plantoj apartenantaj al tiu genro estas uzataj medicine jam de antikvaj tempoj. En la flora lingvo agrimonio esprimas dankemon.