Agoj de Petro kaj de la Dekdu
La Agoj de Petro kaj de la Dekdu (apostoloj) estas apokrifo de la Nova Testamento koncernanta Petron apostolon, verkitan inter la duono de la 2-a jarcento kaj la komenco de la 3-a. Origine agnostika, perdiĝinta laŭlonge de jarcentoj, ĝi estis retrovita en 1945 inter Kodeksoj de Nag Hammadi.
La tekso estas alegoria rakonto pri perlokomercisto, kiu isnpiriĝas al la kanonika parabolo de Mateo (13,45-46) kiu recita: “45 Cetere, la regno de la ĉielo similas al komercisto, serĉanta belajn perlojn; 46 kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis ĉion, kion li posedis, kaj aĉetis ĝin.”.
La alegorio priskribas la historion, similan al la parabolo de la Evangelio: perlokomrcisto elmetas al vento perlon altprezan. Sed al la malriĉuloj lin atendantaj por ĝuj de la supozita riĉa profito, li anoncas la lokon kie la altvalora Perlo troviĝas: fine klare aperas ke la komercisto estas la Jesuo mem, pliprecize la komercisto mem estas la Perlo.
La malfrua epoko kaj la stilo tro fabele impregnita igas la apokrifon senfundamenta historia raporto, kvankam ĝi povus esti, almenaŭ parte, eĥo de antikvaj buŝaj memoraĵoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Apokrifoj de la Nova Testamento
- sankta Petro apostolo
- Agoj de Petro
- Agoj de Paŭlo
- Agoj de Petro kaj Andreo
- Agoj de Petro kaj Paŭlo