Saltu al enhavo

Afrika Nacia Kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afrika Nacia Kongreso
emblemo
flago
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 8-a de januaro 1912 vd
Lando(j) Sud-Afriko vd
Sidejo Luthuli House
Ideologio

afrikaj naciismojsocialdemokratio

Fondinto(j) John Langalibalele Dube vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Ace Magashule (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Afrika Nacia Kongreso (ANK) estas la reganta partio en Sud-Afriko. Ĝi havas tiun rolon de 1994, kiam falis la sistemo de Apartismo kontraŭ nigruloj. Antaŭe, la ANK estis la plej grava el la multaj organizaĵoj kiuj batalis kontraŭ Apartismo en Sud-Afriko.

La ANK estis fondita en 1912 en Bloemfontein, kaj ĝia celo estis batali por la rajtoj de la nigruloj. La organizaĵo enkluzivis tradiciajn kaj modernajn elementojn, kiel tribaj estroj, religiaj gvidantoj kaj sindakalistoj.

Post la kreado de la sistemo de "Apartigismo" en 1948, la ANK organizis amasajn kampaniojn por batali kontraŭ la diskriminaciaj leĝoj per neviolentaj metodoj. En 1960, la ANK estis deklarita kontraŭ-leĝa. En la sama jaro, ĝia ĉefo Albert Lutuli gainis la Nobel-premio pri paco. Dum la postaj jaroj, la ANK reorganiziĝis kiel kontraŭleĝa movadon, kaj komencis uzi perfortajn metodojn por batali kontraŭ la registaro. En 1961 oni fondis Umkhonto we Sizwe, la militan sekcion de la ANK, kiu ĉefe faris atakoj kaj sabotado kontraŭ registaraj kaj armeaj objektoj. Tamen, dum la jaroj la ANK ankaŭ organizis kelkajn atakojn direktitajn kontraŭ sen kulpaj civiluloj. La plej fama el tiuj okazoj estis la bomba-atenco en Church Street, en Pretoria, la 20an de majo 1983 en kiu mortis 19 homoj, kaj pli ol 200 estis vunditaj. La ANK ankaŭ murdis multajn nigrulojn kiuj rifuzis partopreni en bojkotoj aŭ strikoj komencitaj de la ANK. En 1962, la fama aktivulo Nelson Mandela estis arestita, kaj kondamnita al dum-viva mallibereco, ĉar li estis la estro de Umkhonto we Sizwe.

En la sepdekaj jaroj, la ANK kreis multajn militbazojn en naibaraj afrikaj landoj, kun la helpo de la Soveta Unio, kiun puŝis ĝin partopreni en la milito en Angolo, kune kun Kubaj trupoj. Dum ĉi tiu epoko, la ANK ricevis ĉiam pli da internacia subteno kaj simpatio, kaj Sud-Afriko estis ĉiam pli vaste bojkotata tra la mondo. Internaciaj kampanioj por la liberigo de Nelson Mandela fariĝis ĉiam pli grandaj dum la okdekaj jaroj. Tamen, la ANK ne estis la nura organizaĵo kiu reprezentis la nigruloj de Sud-Afriko, sed ĝi devis konkurenci kun aliaj movadoj kiel PAK, la Pan-Afrika Kongreso.

Post la falo de Soveta Unio en 1990, la ANK fariĝis pli modera kaj akceptis negoci kun la Sud-Afrika registaro, kiu estis preta forigi apartismo. En februaro 1990, la prezidanto Frederik Willem de Klerk leĝigis la ANK, kaj Mandela estis liberigita. En 1993, De Klerk kaj Mandela kune ricevis la nobel-premion pri paco. En 1994 okazis la unuaj liberaj balotoj en Sud-Afriko kiuj estis universalaj kaj specife malfermitaj al homoj de ĉiuj rasoj, kaj la ANK gainis kun 62% de la voĉdonoj, en alianco kun la Sud-Afrika Komunisma Partio kaj la Kongreso de Sud-Afikaj Sindikatoj. Nelson Mandela fariĝis la unua nigra ĉef-ministro de Sud-Afriko. En 1999 la ANK denove gainis la balotojn, kaj Thabo Mbeki fariĝis la nova ĉef-ministro. La ANK estas akuzita pri larĝ-skala korupcio de pluraj flankoj dum ĝia regado, kaj ankaŭ pri aŭtoritarismaj metodoj.

Gravaj anoj

[redakti | redakti fonton]