Adamo Tadolini
Aspekto
Adamo Tadolini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1788 en Bolonjo |
Morto | 16-an de februaro 1868 (79-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio (1861–1868) |
Familio | |
Edz(in)o | Serafina Passamonti (en) |
Infano | Scipione Tadolini |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Verkoj | equestrian statue of Simón Bolívar |
Adamo TADOLINI (21a de Decembro 1788 – 16a de Februaro 1863) estis itala skulptisto. El familio de skulptistoj, li studis en Romo kun la novklasikisma skulptisto Antonio Canova kaj tiele li estis ligita al li laŭ la stilo. Li laboris kun tiu ĝis 1822 kiam Canova helpis lin starigi propran studion ĉe Via Del Babuino 150 en Romo kiu ankoraŭ ekzistas kiel la Muzeo Canova-Tadolini por liaj verkoj kaj por tiuj de lia familio, do granda gamo da verkoj.
Ĉefaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Venuso kaj Kupido (1816)
- Busto de Clotilde Tambroni sur ŝia tombo en Certosa di Bologna (1818)
- Marmora statuo de Ganimedo kaj la Aglo en Chatsworth House (1823)
- Marmora memormonumento al Monsignor Alessandro Buttaoni en la preĝejo de la Sankta Kruco kaj Bonaventura dei Lucchesi en Romo (1826)
- La "Bakĥanta Ĉambro" en la Galleria Borghese
- La Rabado de Ganimedo en la Muzeo Ermitejo de Sankt-Peterburgo
- Marmora kopio de la statuo fare de Canova de Pauline Borghese (Bonaparte).
- Statuo de Sankta Marino en la Baziliko de San-Marino (1830)
- Marmora statuo de Sankta Paŭlo en la Placo Sankta Petro de Vatikano (1838) (probable la plej publika el liaj verkoj)
- Marmora monumento al Palmira Pulieri Petracchi kaj Enrico Pulieri en la preĝejo Santissime Stimmate di San Francesco en Romo (1844)
- Statuo de la reĝo Davido en la placo Piazza Mignanelli en Romo
- Statuo de Roberto Bellarmino en la preĝejo de Jesuo, Romo
- Statuo de Sankta Francisko el Sales en la Baziliko Sankta Petro, en Vatikano, Romo (1849) (komisiita de la reĝo Carlo Alberto)
- Bronza surĉevala statuo de Simón Bolívar, liberigisto, en la Plaza Bolívar, Lima, Peruo (1850-aj jaroj), kaj la kopio en la Plaza Bolívar de Karakaso, Venezuelo
- Busto de la kardinalo Alessandro Lante Montefeltro della Rovere en la katedralo de Bolonjo (1858)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Biography of Adamo Tadolini (1788–1868), Balbi, Rome 1900.