Abertamy (germaneAbertham) estas montara urbo en Ĉeĥio, kiu havas 848 loĝantojn (2024). Ĝi situas en distrikto Karlovy Vary. Al la urbo apartenas ankaŭ loka parto Hřebečná. Ĝi estas alte situanta setlejo (900 m s. m.) kaj refreŝigeja centro sur montardorso de Ercmontaro, ok kilometrojn nordoriente de Nejdek.
Tra la urbo kondukas ŝoseo II/219 en sektoro Pernink–Jáchymov. Plu tra ĉi tie kondukas ŝoseo III/2193 el Abertamy tra Hřebečná al Ryžovna, kie ĝi poste dividiĝas en tri direktojn: Horní Blatná, Potůčky, Boží Dar. Sude de la urbo troviĝas du skitreniloj (Plešivec, Abertamy).