Abaetetuba
Abaetetuba | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 68440-000 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 158 188 (2022) [ ] | ||
Loĝdenso | 98 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 1° 43′ S, 48° 53′ U (mapo)-1.7177777777778-48.882777777778Koordinatoj: 1° 43′ S, 48° 53′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 42 m [ ] | ||
Areo | 1610,606 km² (16 106 0.6 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC-03:00 [ ] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Abaetetuba [ ] | |||
Abaetetuba estas municipo, universitata urbo kaj diocezo de la brazila subŝtato Parao. La origina loknomo La originala nomo estis "Abaeté", kiu en tupia lingvo signifas "vera homo". Per dekreto en 1943 oficiale aldoniĝis la sufikso "tuba", origine (tyba) (=renkontiĝo), por distingi ĝin de la sama komunumo en la ŝtato de Minas-Ĝerajso. Sekve, "Abaetetuba" signifas "kolektado de veraj viroj."
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Loĝantaro: 150,431 (en la municipo en 2015, en la urbo en 2010: 78.000)
- Supermara alteco: 42 m
- Areo: 431 km² (municipo)
- Telefonkodo: 55 91
- Poŝtkodo: 68000-000 - 68400-999
- Horzono: UTC -3 (somere UTC -2)
- 01° 43′ 04″ S 48° 52′ 58″ U / 1.71778 °S, 48.88278 °U (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Abaetetuba situas en norda parto de la lando laŭ dekstra bordo de navigebla rivero Maratauíra. Belém troviĝas 54, São Luís 523, Teresina 773, Manaus 1246, Braziljo 1570, Natalo (Brazilo) 1585, Goiânia 1665, Salvador de Bahio 1698, Recife 1704, Maceió 1706, Belo Horizonte 2097, Campo Grande 2176, Campinas 2366, Nova Iguaçu 2415, Guarulhos 2434, Rio-de-Ĵanejro 2436, San-Paŭlo (urbo) 2441, Curitiba 2638, Porto Alegre 3161 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ en 1635 kapucenaj monaĥoj alvenis en la proksimecon, kie vivis nomadaj triboj. En la proksima insulo protektita de inundoj portugaloj fondis malgrandan vilaĝon en 1724. Abaete estis deklarita urbo en 1881, kies nomo ŝanĝiĝis al Abaetetuba en 1943.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Abaetetuba la ĉefa okupiĝo estas produktadoj kaj prilaboradoj de nutraĵoj, trinkaĵoj, mebloj, ceramikaĵoj. La urbo ankaŭ havas metalurgian fabrikon kaj ŝipkonstruejon. Menciindas ankaŭ la komerco kaj servoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Abaetetuba la vetero estas komuna, kiel en Amazonio.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Abaetetuba havas facilan aliron ŝipe al Belém kaj aliaj laŭriveraj municipoj, krome la urbo havas solan vojon al la ceteraj lokoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- portugale Oficiala paĝo
- angle mapo, distancoj Arkivigite je 2016-02-01 per la retarkivo Wayback Machine