Aba (Niĝerio)
Aba | |||
---|---|---|---|
urbego urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 450 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 160 000 (2022) [ ] | ||
Loĝdenso | 16 111 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 5° 7′ N, 7° 22′ O (mapo)5.11666666666677.3666666666667Koordinatoj: 5° 7′ N, 7° 22′ O (mapo) [ ] | ||
Alto | 205 m [ ] | ||
Areo | 72 km² (7 200 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aba, Nigeria [ ] | |||
Aba estas industria kaj komerca urbo, episkopa rezidejo de anglikanoj, eĉ milionurbo en Niĝerio.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- 05° 07′ 01″ N 07° 22′ 01″ O / 5.11694 °N, 7.36694 °O (mapo)
- Areo: km²
- Supermara alteco: 159 m
- Loĝantaro: 1.736.361 en 2012
- Horzono: UTC 1
- Telefonkodo: 082
Aba situas en suda parto de Niĝerio laŭ rivero same tiel nomata Aba. Port Harcourt troviĝas je 50, Lagoso je 450 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La britoj fondis tie kampurbon en la 19-a jarcento. En 1901 ankaŭ armea bazo kun poŝto formiĝis. Ekde 1915 trajno trafikas al Port Harcourt. En 1929 la virinoj faris ribelon. En 1967 dum la interna milito Aba iĝis provizora ĉefurbo. Fine de la 20-a jarcento en la proksimeco oni trovis nafton kaj gason.
En Aba oni produktas aŭ prilaboras cementon, teksaĵon, plaston, ŝuon kaj nutraĵojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Aba havas tropikan klimaton. La averaĝa temperaturo estas 23-26 °C. Jare pluvas 2398 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en septembro, en decembro malkulminas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- anglikana katedralo omaĝe al Sankta Mikaelo el la 1920-aj jaroj
- romkatolika katedralo omaĝe al Sankta Johano
- moskeo nomata Hospitalo-Vojo