Aŝraf Ghani
Aŝraf Ghani | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
اشرف غني | |||||
Naskonomo | محمد اشرف غني احمدزی | ||||
Naskiĝo | 19-an de majo 1949 (75-jaraĝa) en provinco Lugar | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Lingvoj | paŝtuna vd | ||||
Ŝtataneco | Usono (1964–2009) Islamska Republika Afganistanu vd | ||||
Alma mater | ekonomika altlernejo Harvard Usona universitato de Bejruto Kabula Universitato Lake Oswego High School (en) Universitato Kolumbio Universitato Harvard Universitato Stanford Habibia High School (en) vd | ||||
Partio | senpartia vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Rula Ghani (en) vd | ||||
Infanoj | Mariam Ghani (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ekonomikisto verkisto universitata instruisto antropologo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aŝraf Ghani aŭ en angleca latinliterigo Ashraf Ghani (paŝtune kaj darie محمد اشرف غني احمدزی, naskiĝis la 19-an de majo 1949) estas afgana politikisto kaj estis prezidanto de Afganio, kiu estis elektita la 21-an de septembro 2014. Antaŭe li estis de 2002 ĝis 2004 la nacia ministro pri financoj kaj ĝis 2008 la estro de la Universitato de Kabulo.
Antaŭ reveno al Afganio en 2002, Ghani estis profesoro pri antropologio ĉe multnombraj institucioj (plej longe la Universitato Johns Hopkins), poste eklaboris kun la Monda Banko. Li gvidis la ekonomian restarigon de Afganio post la kolapso de la talibana registaro.
La 15-an de aŭgusto 2021, nur kelkajn tagojn post la foriro de usonaj trupoj kiuj apogis lian reĝimon kaj kompletigante la praktikan rapidan ekkontrolon de la lando, la talibanoj eniris en Kabulon dum Ghani foriris eksterlanden.[1]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Taliban orders fighters into Kabul as US evacuates embassy The Guardian, la 15-an de aŭgusto 2021, konsultita la 15-an de aŭgusto 2021.