9-a de marto
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 9-a de marto estas la 68-a tago de la jaro (la 69-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 297 tagoj restas.
Je la 9-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -141: Liu Che, postmorte konata kiel la ĉina imperiestro Wu Di, el dinastio Han transprenis la tronon
- 1009: La plej malnova mencio pri Litovio aperis en Analoj de Quedlinburg eldonita en Saksio-Anhalto (Germanio)
- 1009: (aŭ la 14-an de februaro) Martira morto de Bruno von Querfurt kune kun 18 misiistoj landlime de Litovio kaj Kieva Regno
- 1152: Akeno: Frederiko la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Germanio
- 1276: Augsburg iĝis libera regna urbo
- 1309: "Ekzilo babilona": Papado en Avinjono komenciĝis - Klemento la 5-a translokiĝis al Avinjono
- 1497: En Bolonjo pola studento de juroscienco Koperniko malkovris, rigardante pasadon de la Luno tra stelo Aldebarano, ke la tercentra teorio estas falsa
- 1500: Pedro Álvares Cabral forlasis Portugalion kaj eknavigis al Barato komandante 13 ŝipojn
- 1513: Ne posedanta ordinon, filo de Lorenzo de Mediĉo, Leono la 10-a iĝis papo - la lasta tiutipa kazo en historio de la Romkatolika Eklezio
- 1562: Italio: en Napolo sub minaco de mortpuno oni malpermesis kisojn en publikaj lokoj
- 1589: Pollando subskribis kun habsburgoj traktaton de Bytom (tiutempe ĉeĥa) kaj Będzin laŭ kiu ili agnoskis Sigismundon la 3-a reĝo de Pollando kaj litova grandduko
- 1617: Svedio kaj Rusia carlando subskribis pactraktaton en Stolbovo
- 1701: Sur la kastelo en Birże renkontiĝis reĝo de Pollando Aŭgusto la 2-a kun caro de Rusio Petro la Granda
- 1776: Skota ekonomikisto kaj filozofo Adam Smith publikigis libron La Riĉo de Nacioj
- 1786: En Krakovo estis fondita loĝio de framasonismo "Superstiĉo Venkita"
- 1796: Generalo Napoleono Bonaparte edziĝis kun vidviniĝinta nobelulino Jozefino de Beauharnais ŝanĝante sian nomon Buonaparte al pli francan
- 1814: Napoleonaj Militoj: batalo de Laon komenciĝis
- 1831: Reĝo de Francio Ludoviko-Filipo fondis Fremdulan Legion
- 1842: Milano: en Teatro alla Scala okazis premiero de la opero Nabucco de Giuseppe Verdi, kies temo estas komenco de la ekziligo de judoj al Babilono
- 1846: En Lahore oni subskribis pactraktaton finantan la unuan militon de britoj kun siĥoj
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia imperio: venko de insurekcianoj en la batalo apud Myszyniec
- 1882: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Rozo
- 1888: Post morto de Vilhelmo la 1-a lia filo Frederiko la 3-a iĝis germana imperiestro kaj reĝo de Prusio
- 1889: Meneliko la 2-a iĝis imperiestro de Etiopio
- 1908: Sporta klubo Inter Milano fondiĝis en Italio
- 1915: En Varsovio estis fondita studenta korporacio Aquilonia
- Unua mondmilito:
- 1916: Germanio deklaris militon kontraŭ Portugalio; aŭstra-itala batalo apud rivero Isonzo komenciĝis; Meksika revolucio: taĉmento de meksikaj revoluciuloj atakis Nov-Meksikon
- 1918: Belorusa Popola Respubliko estis proklamita dum la 1-a Tutbelorusa Kunveno; ĉefurbo de Rusio estis translokita de Petrogrado al Moskvo
- 1919: Dua Pola Respubliko: volontula kompanio de la ribelantoj de Grandpolujo ekiris al Malgrandpolujo por partopreni en la pola-ukraina milito
- 1920: Komedia muta filmo de Ernst Lubitsch Filinoj de Kohlhiesel kun Henny Porten aperis
- 1923: Lenin spertis trian apopleksion — li ne plu povis paroli kaj retiriĝis de soveta registaro
- 1932: Éamon de Valera iĝis ĉefministro de Irlanda Libera Ŝtato
- 1933: Usono: 100-taga enkondukado de Nova Interkonsento komenciĝis - nuligo de orbazo
- 1936: En Przytyk apud Radom okazis tumulto, dum kiu mortfalis kelkaj judoj kaj poloj
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: germana ministro pri propagando Joseph Goebbels malpermesis doni al poloj en Tria Regno kaj enkorpigitaj teritorioj taskojn, kies realigon kondiĉas pli frua konsento flanke de la Kultur-Ĉambro de Tria Regno; al Koncentrejo Mauthausen-Gusen alvenis de Buchenwald transporto kun 448 poloj; en "Monitor Polski" informo pri agado de Pola Komitato de Sav-Kampanjo en Bombajo kaj subkomitatoj en Kolkato, Lahore, Ranguno, Colombo, Benares kaj Madraso, rilata al kolekto de mono kaj sendo de kestoj kun vestoj - vicreĝo de Barato transdonis 50 000 rupiojn; Finna Fronto: albordiĝo de sovetaj trupoj nord-okcidente de Viborg (Viborga golfo)
- 1941: Albana Fronto: fina greka atako al Tepelenë; Provinco Gjirokastër: komenco de granda itala ofensivo direkte al Këlcyra sub persona kontrolo de Benito Mussolini; Balkanoj: unuoj de 12-a germana Armeo atingis bulgaran-grekan landlimon
- 1942: Miklós Kállay iĝis ĉefministro de Hungario; admiralo Yamamoto Isoroku ordonis fari operacon direkte al Cejlono kaj protekti de la maro la birman operacon; Londono: interkompreno pri la principoj de organizado kaj uzo de grekaj armitaj fortoj sur la brita teritorio; Bomba Korpuso de RAF nokte atakis Essen
- 1943: Operaco Reinhardt: al koncentrejo Aŭŝvico alvenis transporto kun 1200 judoj de Drancy en Francio, el kiu 1060 SS tuj direktis murdi per gaso; ĝendarmoj bruligis vilaĝon Nadarzyn (proksime al Grodzisk Mazowiecki) pro nelivero de deviga kontingento de agrikulturaĵoj; germanoj pafmortigis en Równe 50 loĝantojn de vilaĝo Butejki; Pola Rezistomovado: taĉmento de Pola Enlanda Armeo el Kielce-areo ekregis en distrikto Kielce etŝpuran fervojon, malarmigis germanan konvojon kaj forprenis de minej-kaso "Staszic" 50 mil zlotojn; Adolf Hitler leĝigis abortigojn en Pollando; Bulgario ne permesis deportadon al koncentrejoj de ĉ. 50 mil judoj - oni haltigis foriron de trajnoj en Plovdiv; generalo Hans Jürgen von Arnim transprenis komandon post marŝalo Erwin Rommel de Armea Grupo "Afriko"; nokte RAF atakis Munkenon
- 1944: Volinia masakro: ne malpli ol 58 poloj estis murditaj de taĉmento de URA en pola vilaĝo Szerokie Pola (nun en Ivano-Frankivska provinco) kaj kelkdek en Bednary, Bryń kaj Zygmuntówka; Holokaŭsto: en koncentrejo Aŭŝvico germanoj gasumis 3 791 judojn alveturigitajn de ilia koncentrejo Terezín en Ĉeĥoslovakio; nokte de la 8-a/9-a de marto pola taĉmento de la 27-a Volinia Divizio de Infanterio atakis germanajn fortojn en Hołoby; Distrikto Hrubieszowski: taĉmento de ukraina polico kaj SS-Galizien kun ukraina nacia defendo el 3 vilaĝoj atakis Prehoryłe, la vilaĝon oni ekbruligis, murdis parton de poloj - atake de bataliono de "Ryś" ukrainaj naciistoj estis forĵetitaj; Tomaszów Lubelski: komencita dutaga venĝo kontraŭ ukrainaj vilaĝoj apogantaj banditajn URA-atakojn dum la tuta februaro kontraŭ poloj, celante eviti en Lublinio t.n. apudan Volinian masakron - oni ekbruligis 20 vilaĝojn, 1500 loĝantoj pereis; Estonio: preskaŭ 757 personoj pereis pro soveta aeratako al Talino, plejparte civiluloj; Sovetunio: Operaco Lento finiĝis — oni deportis ĉeĉenojn kaj inguŝojn al Centra Azio kaj Kazaĥa SSR, entute pli ol 500 mil personoj; usona 8-a Aviada Armeo atakis Berlinon; Orienta Fronto: norda maldekstra alo de Leningrada Fronto atakis Pskovon; Podolio: 1-a Ukraina Fronto liberigis Starokostjantiniv; Kokosinsuloj: japana krozŝipo "Tone" sinkigis britan komercan ŝipon "Bekar" - oni mortigis 72 ŝiprompiĝintojn
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: taĉmento de la Pola Enlanda Armeo denove frakasis sovetan malliberejon en Biała Podlaska (unuafoje oktobre 1944) kaj liberigis 103 soldatojn; Argentino: malfondo de la politikaj partioj; Stalin respondis al letero de rumana ĉefministro, ke la soveta registaro konsentas rumanan administradon en la norda Transilvanio; Okcidenta Fronto: usona 3-a Armeo aliris al Andernach, la 1-a konkeris Bonn; usona 4-a Aviada Armeo atakis Sinsjan; Birma Fronto: barata 19-a Divizio de Infanterio komencis sturmon de Mandalajo; Japana puĉo por ekregi Francan Hindoĉinion: japana delegito enmanigis al franca guberniestro ultimaton - reĵetita; japanoj malarmigis francajn trupojn en Vjetnamio kaj Kamboĝo, francaj unuoj en Laoso rezistis kaj komencis retiriĝi al Ĉinio; nokta bombado de Tokio de la 9-a/la 10-a de marto: 279 bombaviadiloj de usona 21-a Bomba Komando ellasis 1650 tunojn da brulbomboj sur lignan domaron — en fajrotempesto pereis 80 mil personoj kaj pli ol 100 mil vundiĝis, 25% de konstruaĵoj detruitaj, 14 pafalterigitaj atakaviadiloj Boeing B-29 Superfortress
- 1949: Pola Sejmo voĉdonis pri likvido de analfabeteco
- 1950: Islando membriĝis al Konsilio de Eŭropo
- 1953: Entombigo de Josif Stalin okazis en la Maŭzoleo de Lenin apud balzamigita korpo de Lenin - aperturoj de stratoj al la Ruĝa Placo estis baritaj de kamionoj, kio kaŭzis, ke la iranta homamaso surtretis kelkcent personojn
- 1956: Sovetunio: en Tbiliso okazis subpremo de opozicia manifestacio — pereis ne malpli ol 80 protestantoj
- 1956: En Kipro britoj arestis ĉefepiskopon de Kipra Ortodoksa Eklezio Makarios la 3-a kaj ekzilis lin al Sejŝeloj (Hinda Oceano) - Makarios iĝis unua prezidento de la sendependa Respubliko Kipro en 1960
- 1957: Tertremo en Alasko, unu el la plej fortaj en la historio, kaŭzis ondojn de cunamo
- 1959: Varsovia Juĝejo mortkondamnis germanan nazian altrangulon Erich Koch pro militkrimoj kaj genocido de la pola, juda kaj ukraina loĝantaro dum la dua mondmilito - la verdikto neniam estis plenumita
- 1959: En Nov-Jorko oni prezentis la pupon Barbie, kiu debutis en la foiro de ludiloj
- 1973: Ĉinio kaj Hispanio ligis diplomatiajn rilatojn
- 1976: Premiero de historia filmo Kazimiro la Granda de Ewa kaj Czesław Petelski
- 1980: Unua balotado al eŭska parlamento
- 1983: Milita stato en Pollando: en juĝejo en Grudziądz komenciĝis proceso de Anna Walentynowicz, akuzita pri organizo de solidareca striko en la Ŝipfarejo de Gdańsk — oni kondamnis ŝin al unu jaro kaj tri monatoj da malliberigo kun trijara prokrasto
- 1990: En meteologia observatorio sur pola-ĉeĥa monto Neĝulo oni mezuris rekordan en Pollando rapidecon de vento-blovo (346 km/h)
- 1991: Sur stratoj de Beogrado okazis manifestacioj kontraŭ la serba prezidento Slobodan Miloŝeviĉ
- 1996: Jorge Sampaio iĝis prezidento de Portugalio
- 1999: Malajzio: malfermo de la Internacia Kurejo Sepang
- 2000: En Usono estis lanĉita Nupedia, la reta enciklopedio, konata kiel antaŭulo de Vikipedio
- 2002: En palestina atenco al kafejo en Jerusalemo pereis 11 personoj kaj pli ol 50 estis vunditaj
- 2005: Kosmosondilo Cassini-Huygens traflugis 500 km super la surfaco de Encelado, la luno de Saturno
- 2006: Aníbal Cavaco Silva iĝis prezidento de Portugalio
- 2008: Franca Gujano: lanĉita en Kourou, ATV-001 Jules Verne, la unua aŭtomata transdona veturilo de Eŭropa Kosma Agentejo, estis direktita al Internacia Kosmostacio
- 2010: Usono: en Vaŝingtono ekvalidis geedzeco por samseksemuloj
- 2011: En talibana atenco de sinmortiginto en Peŝavaro 37 personoj pereis kaj 45 vundiĝis
- 2011: Usona Kosmopramo Discovery finis sian lastan mision - STS-133
- 2012: En Gaza Sektoro komenciĝis 4-taga israela-palestina armita konflikto
- 2012: Polaj montgrimpistoj kiel unuaj en la mondo vintre konkeris Gaŝerbrum 1 en Karakorumo
- 2016: Plena suna eklipso okazis en Indonezio (Bangka-Belitungo, Balikpapan, Ternato)
- 2017: Donald Tusk estis konfirmita Prezidanto de la Eŭropa Konsilio
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 14-a tago de la rusa agreso: Pasinttage 12 mil ukrainoj revenis de eksterlando por batali kontraŭ rusoj; post forpardono kelkcent ukrainoj forlasis malliberejojn aliĝante al batalantaj soldatoj; en Ĥarkiva provinco estis frakasita rusia militista bazo apud Derhaĉi; rusiaj trupoj koncentriĝas pri okupo de 6 grandaj urboj: Kievo (pripafita elektrovarmigejo), Sumio, Ĥarkivo (tute blokita), Mariupolo (detruita infanmalsanulejo), Mikolajivo kaj Ĉernihivo (entute 60 personoj pereis, 400 estis vunditaj, 10 incendioj de domoj); en Ĵitomir estis bombita lernejo, armea studenta domo kaj fabriko; en 3 urboj oni pripafas evakuiĝantajn homojn; en Donecka provinco estis pafalterigita rusia raketo Iskander direktita al Kramatorsko, posttagmeze aerdefendo super Kieva provinco paffaligis rusian aerbalistikan raketon Kinĝal; en Ĥarkiva provinco estis frakasita rusia militista bazo apud Derhaĉi; rusa komandanto de la 33-a pafista motorigita regimento de Nacia Gvardio estis mortigita, apud Kievo estis paffaligita rusa ĉasaviadilo Su-27, kies piloto pereis
- Mondreago: novaj sankcioj de EU kontraŭ Rusio kaj Belorusio, ampleksantaj 146 membrojn de la Federacia Konsilio de Rusio kaj 14 oligarkojn kun familioj;
- 2023: 379-a tago de la rusa agreso: Laŭvica amasa terorisma atako de Rusio per 81 longdistancaj raketoj al celoj en Ukrainio, la plej granda ĉi-jare, alarmoj super la tuta lando — Ĵitomir sen akvo post atako de senpilotaj aviadiloj, 40% de kievanoj sen varmigo, Zaporiĵa nuklea centralo estis senigita de kurento por kelkaj horoj, kvin mortigitoj en Lvova provinco (en Zoloĉiv pripafita setlejo de familiaj domoj), unu al rusaj pafaĵoj trafis en Ĥersono bushaltejon, pereis 4 personoj; en Ĥarkovo mankas kurento; en Ivanofrankivska provinco trafita objekto de energetika infrastrukturo; Ukraina Aer-Armeo nokte paffaligis 34 krozmisilojn; 9 raketoj de diversaj tipoj estis paffaligitaj super Mikolajiva provinco; dum la atakoj rusoj uzis 6 supersonajn pafaĵojn Kinĝal; ĉefministro de Ukrainio: rusoj damaĝis energetikan infrastrukturon en 8 provincoj — 11 mortigitoj kaj 22 vunditoj en raketaj atakoj
- Mondreago: Post renkonto de defend-mnistroj de NATO-landoj en Stokholmo, Pollando kaj Slovakio decidis kadre de internacia koalicio transdoni al Ukrainio superfluajn ĉasaviadilojn MiG-29; pro agado de retpiratoj en radiostacioj kaj televidstacioj en Moskvo estis anoncita falsa aeralarmo; Usono: Ukrainio estas „batal-laboratorio” por testado de iranaj armiloj; aŭstra konzerno specialiĝanta pri produktado de juveloj decidis tute retiriĝi de Rusio; Helsinko: ukraina organizaĵo de homrajtoj Truth Hounds ricevis norvegan Saĥarov-Liberecpremion 2023 pro dokumentado de militkrimoj
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1291: Cangrande la 1-a della Scala, itala nobelo, patrono de poeto Dante Alighieri (m. 1329)
- 1454: Amerigo Vespucci, itala komercisto, navigisto, esploristo kaj kartografo (m. 1512)
- 1568: Luigi Gonzaga, itala jezuito kaj sanktulo (m. 1591)
- 1695: Martín Sarmiento, hispana benediktano, verkisto, erudito (m. 1772)
- 1697: Friederike Caroline Neuber, germana teatrestrino (m. 1760)
- 1737: Josef Mysliveček, ĉeĥa komponisto postlasinta simfoniojn, uverturojn, koncertojn kaj piankomponaĵojn (m. 1781)
- 1749: Honoré-Gabriel Riqueti de Mirabeau, franca politikisto de franca revolucio, politika verkisto, diplomato, framasono, ĵurnalisto (m. 1791)
- 1753: Jean-Baptiste Kléber, franca generalo famiĝinta dum la francaj revoluciaj militoj, murdita (m. 1800)
- 1758: Franz Joseph Gall, germana anatomo kaj frenologo (m. 1828)
- 1789: Ephraim Salomon Unger, germana profesoro pri matematiko (m. 1870)
- 1814: Taras Ŝevĉenko, ukraina nacia poeto-profeto kaj pentristo, reprezentanto de romantikismo, esperantigata (m. 1861)
- 1822: Alexander Campbell, kanada juristo kaj politikisto, unu el Patroj de la Konfederacio (m. 1892)
- 1852: Hieronim Derdowski, kaŝuba poeto, humuristo, ĵurnalisto kaj eldonisto de pola diaspora gazetaro (m. 1902)
- 1856: Hermann Iseke, germana poeto, juristo kaj romkatolika pastro, kreinto de Eichsfeld-kanto (m. 1907)
- 1856: Eddie Foy, usona vodevila aktoro kaj komediisto (m. 1928)
- 1859: Peter Altenberg, aŭstra verkisto, reprezentanto de la Viena bohemiano (m. 1919)
- 1870: Hugo Koch, nederlanda inventisto, kunkreinto de la ĉifrilo Enigma (m. 1928)
- 1883: Franciŝak Aljaĥnoviĉ, belorusa verkisto, dramisto, kunlaborinto kun nazioj, murdita (m. 1943)
- 1887: Leopold Berger, ĉeĥa kemia inĝeniero el Potštejn, fondinto de Bohema Esperanto-Servo kaj eldonanto de BES-ajn Adresarojn (m. nekonata)
- 1890: Vjaĉeslav Molotov, soveta altrangulo, ministro pri eksteraj aferoj de Sovetunio, partoprenanto de la Oktobra Revolucio (m. 1986)
- 1891: José P. Laurel, filipina advokato, verkisto kaj prezidento de marioneta ŝtato dum la japana okupado (m. 1959)
- 1891: Georg Fröschel, aŭstra akvokato, ĵurnalisto kaj verkisto ricevinta Oskar-premion (m. 1979)
- 1892: Josef Weinheber, aŭstra verkisto, poeto, profesoro, enirinta la germanan-nazian liston de difavoratoj (m. 1945)
- 1902: Elio Migliorini, itala geografo, unu el "kaŝitaj kolonoj" de la itala Esperanto-movado, aŭtoro de Esperanta Legolibro, kunlaboranto de italaj Esperanto-gazetoj, delegito de Universala Esperanto-Asocio (m. 1988)
- 1906: David Smith, usona skulptisto kaj pentristo (m. 1965)
- 1907: Mircea Eliade, rumana religiologo, hindologo, filozofo de kulturo, diplomato, verkisto kaj eseisto, konata de la libro Jogo kaj senmorteco, esploristo de religiaj arketipoj (m. 1986)
- 1910: Samuel Barber, usona komponisto de orkestra, opera, ĥora, kaj piana muziko, laŭreato de Premio Pulitzer (m. 1981)
- 1913: György Bözödi, hungara sociografo, historiisto, verkisto (m. 1989)
- 1917: Ralph Harry, aŭstralia juristo kaj diplomato kontribuinta al la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la internacia mara juro, Esperanto-vortaristo de specife aŭstraliaj kaj nov-zelandaj vortoj, ellaborinta terminaron de briĝo, revizianto de Comprehensive English-Esperanto Dictionary, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (m. 2002)
- 1920: Pál Soós, rumania hungara kemiisto (m. 1996)
- 1928: Júlia Bereczky, hungara aktorino kaj reĝisorino (m. 2007)
- 1929: Zillur Rahman, prezidento de Bangladeŝo (m. 2013)
- 1930: Edwin de Kock, sudafrik-devena usona instruisto kaj profesoro, poligloto, Esperanto-poeto kaj esperantologo okupiĝanta pri neologismoj, prezidanto de la Esperanto-Asocio de Suda Afriko, membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA, enestanta en la Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (m. 2022)
- 1934: Jurij Gagarin, soveta armea piloto kaj la unua en la mondo kosmonaŭto, Heroo de Sovetunio (m. 1961)
- 1935: Pál Binder, rumanihungara historiisto (m. 1995)
- 1936: András Gaál, rumania hungara pentristo (m. 2021)
- 1941: Ferenc Balogh, rumania hungara inĝeniero
- 1943: Bobby Fischer, usona-islanda grandmajstro de ŝako (m. 2008)
- 1946: Elemér Kincses, rumania hungara reĝisoro, dramisto
- 1948: Emma Bonino, itala politikistino, porparolantino de la Esperanto-movado
- 1952: Zsuzsa Hadházy, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino, poeto (m. 2011)
- 1955: Ornella Muti, itala filma aktorino, konata de La sunbruniĝantoj 3 - amikoj por la vivo
- 1957: Mona Sahlin, sveda politikistino, prezidantino de Sveda socialdemokratia partio
- 1957: Roberto Accornero, itala aktoro
- 1964: Juliette Binoche, franca teatra kaj kina aktorino
- 1966: Jörn Luther, germana historiisto, muzikisto kaj eksa disidento kontraŭkomunisma
- 1971: Diego Torres, argentina kantaŭtoro kaj aktoro
- 1972: Kerr Smith, usona aktoro konata de la televidserio Dawson's Creek
- 1981: Barna Éltes, rumania hungara skulptisto
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1009: Bruno von Querfurt, germana benediktano, apostolo de Pomerio kaj Kieva Regno, katolika sanktulo (n. ĉirkaŭ 974)
- 1422: Jan Želivský, ĉeĥa husana predikisto (n. nekonata)
- 1444: Leonardo Bruni, itala kronikisto, pioniro de renesanca historiografio (n. 1369)
- 1661: Jules Mazarin, kardinalo, la unua ministro de Francio (n. 1602)
- 1694: Kaspar Sagittarius, germana historiisto (n. 1643)
- 1752: Claude-Joseph Geoffroy, franca apotekisto, botanikisto, fungologo kaj kemiisto (n. 1685)
- 1793: Zsigmond Koréh, hungara pentristo, kuprogravuristo, tradukisto (n. 1761)
- 1809: Christoph Emanuel Schultze, germana misiisto en Usono (n. 1740)
- 1825: Anna Laetitia Barbauld, angla poetino, eseistino kaj verkistino de porinfana literaturo (n. 1743)
- 1831: Friedrich Maximilian Klinger, germana verkisto de la epoko Sturm und Drang (n. 1752)
- 1847: Mary Anning, angla paleontologo, kolektistino kaj komercistino de fosilioj el ĵurasio (n. 1799)
- 1851: Hans Christian Ørsted, dana fizikisto kaj kemiisto, malkovrinto de elektromagneta forto (n. 1777)
- 1857: Dominiko Savio, itala katolika sanktulo, patrono de messervantoj (n. 1842)
- 1888: Vilhelmo la 1-a, reĝo de Prusio kaj germana imperiestro (n. 1797)
- 1891: Amalie Dietrich, germana botanikistino, spertulino pri la kolektado kaj klasifiko de plantoj, laboranta en Aŭstralio (n. 1821)
- 1894: Lajos Medgyes, hungara poeto, eklezia verkisto (n. 1817)
- 1895: Leopold von Sacher-Masoch, aŭstra verkisto (n. 1836)
- 1897: Jamal al-Din al-Afghani, afgana politikisto, kreinto de tutislamismo (n. 1838)
- 1902: Hermann Allmers, germana verkisto kaj poeto (n. 1821)
- 1918: Frank Wedekind, germana verkisto influinta ekspresionismon kaj Absurdan Teatron (n. 1864)
- 1921: Max Friedrich Kunze, germana forstscienculo (n. 1838)
- 1934: Lajos Varjassy, hungara, rumania hungara juristo, politikisto (n. 1852)
- 1936: Juktesvar Giri, barata astrologo, guruo kaj jogano establinta aŝramon en Odiŝo (n. 1855)
- 1948: Edgar von Wahl, baltgermana-estona instruisto, membro de la Internacia Akademio de Volapuko, kunfondinto de la unua Esperanto-asocio "Espero", reformema batalanto kontraŭ esperanto kaj kreinto de artefarita lingvo Okcidentalo, publikigitan en "Kosmoglott" (m. 1867)
- 1948: Károly Gspann, rumania hungara kuracisto, filo de Károly Gspann (n. 1900)
- 1952: Aleksandra Miĥailovna Kolontaj, soveta diplomatino (n. 1872)
- 1961: Gusztávné Oláh, hungara pentristino (n. 1872)
- 1961: János Horváth, hungara literaturhistoriisto, ano de Hungara Scienca Akademio, laŭreato de Kossuth-premio (n. 1878)
- 1971: Ferenc Jankovich, hungara poeto, verkisto, tradukisto (n. 1907)
- 1975: Marie Gevers, belga verkistino verkanta franclingve (n. 1883)
- 1977: Maurycy Frydman, barata inĝeniero, socia kaj por-sendependa aganto en Barato, kies spiritaj majstroj estis Ramana Maharŝi, Jiddu Krishnamurti kaj Nisargadatta Maharaj, kunlaboranto de Gandhi, Nehru kaj aliaj baratanoj kune kun Wanda Dynowska, kreintoj de Pola-Barata Biblioteko (n. 1901)
- 1977: Gerő Sárközi, rumania hungara agrikulturisto kaj poeto (m. 1908)
- 1979: Andreo Cseh, rumana-hungara pastro kaj esperantisto, aŭtoro de kursmetodo pri instruado de Esperanto, ĉefdelegito de UEA, kunfondinto de Internacia Esperanto-Instituto, fondinto kaj ĉefredaktoro de la gazeto "La Praktiko" (n. 1895)
- 1982: Leonido Utjosov, rusia, soveta kantisto, ĵaza muzikisto (n. 1895)
- 1988: Kurt Georg Kiesinger, kanceliero de Federacia Respubliko Germanio (n. 1904)
- 1992: Menaĥem Begin, israela cionisto, soldato de pola armeo, Nobelpremiita ĉefministro de Israelo (n. 1913)
- 1994: Fernando Rey, hispana aktoro kunlaborinta kun Luis Buñuel (n. 1917)
- 1994: Charles Bukowski, usona poeto kaj verkisto, apartenanta al Beat-generacio (n. 1920)
- 1997: Jean-Dominique Bauby, franca ĵurnalisto, ĉefredaktoro de la magazino Elle (n. 1952)
- 2002: Margit Szerémy Bródy, rumania hungara okulkuracisto, oftalmologino (n. 1914)
- 2004: Albert Mol, nederlanda verkisto kaj aktoro (n. 1917)
- 2004: Harold Brown, sveda esperantisto, kies teatraĵojn eldonis Sveda Esperanto Federacio (n. 1925)
- 2006: John Profumo, angla soldato kaj politikisto (n. 1915)
- 2013: Adam Pleśnar, pola socia aganto, opoziciisto, membro de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj, aktivulo de Pola Esperanto-Asocio, distingita per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta (n. 1931)
- 2016: Naná Vasconcelos, brazila ĵaza frapinstrumentisto (n. 1944)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj remmoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Simplicio, papo enkondukinta henotikon
- Dominiko Savio, itala studento de Don Bosco, sanktulo
- Sankta Franciska Romana, itala mistikulino kaj monaĥino
- Belizo: Tago de Barono Bliss
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 9-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1863 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.